Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1028 (2022-03-07)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022

[ Mesaĝo sendita al UN (Ekosok kaj Departemento pri Tutmonda Komunikado). Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

Okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj donas sian subtenon al la ĉi-jara temo de la Tago: “Genra Egaleco Hodiaŭ por Morgaŭa Daŭripovo.” Genra egaleco esencas por paca mondo, en kiu ĉiu persono povu labori kune por daŭripova estonteco en spirito de solidareco.

Sed ĉi-jare nia solidareco troviĝas unuavice kun tiuj virinoj en militaj zonoj kiuj luktas por ŝirmi siajn infanojn, kiuj klopodas defendi maljunulojn, kiuj volontulas por limigi la efikojn de milito eĉ dum milito daŭre furiozas ĉirkaŭ ili. Ili tion faras tuj post KOVIM, kiu alportis aflikton al multaj homoj, disrompis edukadon kaj endanĝerigis infanojn tra la tuta mondo. Milito kaj malsano minacas ĉiujn homojn: estas la tasko de ĉiuj, viroj same kiel virinoj, labori pace por superi tiujn minacojn.

Celante daŭripovon, ni celas ŝanĝi la mondon; sed hodiaŭ multegaj virinoj estas devigataj labori simple por apogi tion kio restas en monda ordo, kaj retropeli la fortojn de detruado kiuj minacas ilin. En tiel multaj mondopartoj, la potenco de la lingvo cedis al la potenco de perforto aŭ misuziĝas por disvastigi malordon. Ni salutas tiujn kuraĝajn virinojn kiuj protestas kontraŭ tiu malordo kaj kiuj pledas por restarigo de ordo en mondo en kiu finfine iliaj voĉoj estu aŭskultataj kaj la fortoj de detruo cedu al la voĉoj de ordo, paco kaj egaleco.

Ni alvokas al Unuiĝintaj Nacioj, ke ĝi plenumu la taskon por kiu ĝi estis kreita, kaj al ties membraj ŝtatoj ke ili ebligu tion.

Noto: UEA ankaŭ kunsubskribis deklaron pri Ukrainio virin-rilatan sub aŭspicio de CoNGO (Konferenco de Ne-Registaraj Organizoj), konsulta platformo kun UN por la civila socio, de kies estraro UEA estas membro. La deklaro legeblas en la angla sur la paĝo de CoNGO: ngocongo.org/cease-the-war-against-ukraine-and-resolve-it-peacefully-and-diplomatically-civil-society-organizations-said-in-a-joint-statement

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/1028a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022