Esperanto havos spacon en la reta Poliglota Renkontiĝo (Polyglot Gathering Online, PGO), kiun UEA ĉefsponsoras. PGO okazos de ĉi-ĵaŭde, la 28-a de aprilo (fondotago de UEA), ĝis la 1-a de majo. Pro la ĉefsponsoreco individuaj membroj povas aliĝi kun 40%-a rabato, uzante sian UEA-kodon en la rabatkoda kampo, kaj esperantistoj ĝenerale, ne-membroj de UEA, povas aliĝi kun 20%-a rabato, uzante la rabatkodon ueamojosas (detaloj ĉe uea.org/gk/1033). Ukrainoj povas aliĝi plene senpage per la rabatkodo Ukraine. Por aliĝi oni iru al polyglotgathering.com/2022/eo/online/registration.
La sponsorado al PGO okazas kadre de la Informa Agado de UEA. PGO funkcias ĉefe per la angla kaj en ĝi partoprenas lingvemuloj, kiuj ne ĉiam estas bone informitaj pri Esperanto. Kiel ĉefsponsoro UEA i.a. havos inaŭguran saluton dum la malferma ceremonio (28 aprilo, 16:00 UTC): la Prezidanto de UEA, Duncan Charters, per la angla salutos la publikon kaj parolos pri UEA kaj la idearo de justa kaj facila komunikado, kiun ĝuste Esperanto reprezentas. La programo aldone enhavas 3-klasan (daŭrigan) rapidkurson de Esperanto per la hispana (fare de Luis Obando, dumviva membro de UEA el Kolombio, listigita en la Panteono de Edukado.net), prelegon en la itala pri Esperanto kaj Interlingvistiko (fare de Federico Gobbo, dumviva membro de UEA el Italio/Nederlando kaj katedrulo en la Universitato de Amsterdamo) kaj plurlingvan (angla/pola/esperanto/aliaj) debaton Why so English? (“Kial tiel angla?”) pri kiel instigi plurlingvismon en medioj regataj de la angla (fare de la TEJO-volontulo Vojtek Oreszczuk, el Pollando). Plie estos pluraj paroligaj babilĉambroj pri Esperanto kaj esperantistoj mem proponis diversajn aliajn programerojn kun tre varia aliro. Oni kontrolu ĉe la programo. Krome, en la eventa platformo estos skriba prezento de UEA kun invito membriĝi kaj deko da esperantistaj aktivuloj agantaj pri instruado kaj informado estis invititaj aliĝi senpage pere de la sponsoreco de nia Asocio.
En la programo UEA aparte rekomendas:
(28 aprilo) Malferma ceremonio, Back to school with Ukrainian (Marta Melnyk, angla/pola/germana)
(29 aprilo) Lingua Carporophili – Karpoforofila lingvo (Petr Fedosov, Esperanto), Introducción a los derechos lingüísticos (Violeta Caballero Caballero, hispana), Trapped in the Anglosphere: compassion for native-English speakers (Laura Jane Baxter, angla),
(30 aprilo) Curso flash de Esperanto para hispanohablantes (tri klasoj, ĝis 2 majo, Luis Obando, hispana), Icelandic crash course (Siru Laine, angla), Le Lŭembourg: Le paradis du multilinguisme en Europe ? (Valentin Ceretto, franca), Musical language quiz (Matthieu Desplantes, angla);
(1 majo) Interlinguistica ed esperantologia oggi: l'esperienza di Amsterdam (Federico Gobbo, itala), L'occitan, qu'es aquò ? (Marion Quenut, franca) kaj Why so English? – how to stimulate multiligualism in English-dominated environment (Wojtek Oreszczuk, angla/esperanto/pola/aliaj).
Sojle de la tago, kiam nia Asocio 114-jariĝas, ni antaŭdeziras al partoprenantoj belan inaŭguron de tiu festo de diverseco, kiu bone informu pri Esperanto, proksimigu kulturojn kaj antaŭenigu solidarecon kaj dialogadon, ĉiuj celoj de UEA.
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1036 (2022-05-14)
Reta Poliglota Renkontiĝo kun rabato por esperantistoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1033 (2022-04-17)
KER-ekzamenoj: UEA enketas pri reta ekzameniĝo kaj la Akademio de Esperanto oficiale partneriĝas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1032 (2022-03-30)
Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 2-a eldono lanĉita kun novaj reguloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1030 (2022-03-12)
Informo de la Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA: nuligo de premioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 992 (2021-10-24)