En kunlaboro kun Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) la Prezidanto de UEA, Duncan Charters, estis invitita kiel honora gasto saluti en Esperanto, nome de UEA kaj de la Esperanto-movado, la Vintrajn Olimpikojn okazantajn en Ĉinio. La okazo fariĝis unika ŝanco diskonigi Esperanton kaj UEA al la publiko. La originala videa saluto estas ĉirkaŭ minuta kaj Charters finas per la esprimo “kune por kundividi la estontecon”, kiu estas Esperanto-versio de la slogano de la Vintraj Olimpikoj.
La filmeto estas nun diskonigata laŭere kiel kunigo de salutoj de diversaj aŭtoritatoj kaj civitanoj, pro kio Charters aperas kune kun homoj kiel Yasushi Akashi, eksa Suba Ĝenerala Sekretario de UN, kaj Ragnar Baldursson, eksa Ministro-Konsilanto en la Ambasadejo de Islando en Pekino. Ankaŭ Enkhee Chimedtseren salutas, nome de Mongola Esperanto-Asocio, landa asocio de UEA. La filmeto aperas en diversaj platformoj kaj en diversaj lingvo-komunumoj. Ĝi jam superis sume milionojn da vidoj kaj ŝatoj. Ĝi alireblas i.a. per la retejo de ĈEL: esperanto.china.org.cn/2022-02/08/content_78035368.htm. Kaj ankaŭ per la portalo de El Popola Ĉinio: espero.chinareports.org.cn/2022-02/08/content_78035372.htm. Aldonaj platformoj estas:
UEA dankas al ĈEL pro la kunlaboro kaj ĝojas pro la rezulto, i.a. pro la apero de junuloj kiel samnivelaj salutantoj. Kune por kundividi la estontecon!
La nova Estraro de UEA dividis siajn taskojn, Duncan Charters prezidas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 812 (2019-07-25)
Vergara salutis la "lokomotivon" de la movado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 378 (2010-05-10)
Buller esploris pri UK 2004 en Ĉinio kaj Litovio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 135 (2001-10-09)
Pledo por plueldono de presita El Popola Ĉinio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 101 (2000-10-17)
UEA kaj la projekto Esperanto Dua Nacia Lingvo de Ĉinio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 91 (2000-08-21)