UEA estas la plej granda membroasocio de la Esperanto-movado. Ĝi plenumas ege multajn kaj plej diversajn taskojn en diversaj laborkampoj. Konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj. Ĉu vi pretas transpreni iun taskon en la Esperanto-movado? Jen la ŝanco!
La laboro ne dependas de loko. Vi povas fari ĝin hejme. Nur bona retkonekto kaj komputilo estas bezonata. La loĝlando ne gravas. Ĉu vi ankaŭ pretus vojaĝi (ekzemple por instrui Esperanton)? Bv. aldoni tiun informon en via kandidatiĝa letero.
Bv. verki kandidatiĝan leteron en kiu vi klarigas viajn motivojn. Pri kiuj laboroj kaj taskoj vi speciale interesiĝas? Bv. mencii en la koncerna letero, ĉu vi deziras labori volontule, ĉu vi ŝatus ricevi honorarion (aŭ alían kompenson, ekz-e senkostan membrecon) aŭ ĉu vi nur interesiĝas pri dungo-rilato. Bv. mencii ankaŭ kiom da horoj vi ŝatus labori por UEA semajne.
Ĉu aliaj personoj konas vin kaj povas atesti pri viaj konoj kaj lertoj (povas esti ankaŭ personoj el ekster la Esperanto-movado)? En tiu kazo bv. provizi nin per rekomendletero(j). En la letero estu mencio pri kiuj laboroj vi speciale talentas kaj interesiĝas.
Bv. ankaŭ aldoni vivpriskribon (CV) pri viaj studoj kaj laborhistorio.
Bv. prezenti ĉiujn dokumentojn en pdf-formato kaj alŝuti ilin per la sekva ligilo. Por alŝuto vi bezonas pasvorton. La pasvorto estas la familia nomo de la kreinto de ĉi tiu lingvo (unua litero majuskla Z; resto minuskla) https://login.yoursecurecloud.de/u/d/440626350d7d4989ac22/
Atenton – ĉiu dokumentonomo komence havu vian nomon, ekzemple:
Felikso Kandidatiĝa kaj motivletero
Felikso Subtenletero
Felikso Vivpriskribo (CV)
Bv. sendi etan mesaĝon al jena retpoŝtadreso:
Liston de eblaj taskoj (kompreneble tro por unu kandidato) vi trovas ĉe: https://revuoesperanto.org/
TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)
“Tiu ĉumalofta sufikso -UM”: nova libro senpage elŝutebla ĉe UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 952 (2021-05-15)
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)
UEA serĉas novan prezidanton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 786 (2019-03-09)
UEA serĉas organizon-sponsoron de Unesko-Kuriero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 752 (2018-08-22)