Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1029 (2022-03-08)
Aliĝu al la KER-ekzamena sesio de la 107-a UK, Montrealo: la nivelo C2 premieriĝos

Jam funkcias paĝo por la sesio de la unulingvaj ekzamenoj de Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj) okazonta kadre de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK): edukado.net/ekzamenoj/ker/uk.

Dum la sesio okazos la premiero de la nova nivelo C2. Ĉe la paĝo eblas trovi ĉiujn informojn pri la KER-ekzamenoj kaj la aliĝilon por ekzameniĝo dum la 107-a UK (Montrealo, 6-13 aŭgusto 2022). La skriba kaj aŭdkomprena ekzamenoj okazos ĵaŭdon kaj vendredon, la 11-an kaj 12-an de aŭgusto. Por la parolaj ekzamenoj, kiuj daŭras inter 20 kaj 25 minutoj, oni devos rezervi lokon. La horaro por tio disponeblos en julio ĉe la sama paĝo. Por partopreni la sesion oni devas esti aliĝinta al la 107-a UK: uea.org/kongresoj/alighilo (kun rabato ĝis la 31-a de marto).

Ĝis nun 2463 homoj sukcesis en la KER-ekzamenoj, kiuj estas servo de UEA kunlabore kun Edukado.net. La ekzamenajn laborojn ekde 2008 gvidas la KER-ekzamena Komisiono de UEA, konsistigita de Katalin Kováts (gvidanto), Zsófia Kóródy kaj Renato Corsetti. La ekzamenoj sekvas la kriteriojn de la Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo (ALTE), ĉe kiu Zsófia Kóródy estas UEA-reprezentanto. La ekzamensistemo por la niveloj B1, B2 kaj C1 estis validigita de la ŝtata ekzamencentro ITK (nuntempe ORIGO) de la Universitato Eötvös Loránd de Budapeŝto (Hungario), kiu kunlaboris kun UEA ĝis 2021. Por validigo de la nivelo C2 UEA  traktas kun la Akademio de Esperanto: uea.org/gk/1001.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/1029a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022