TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto. Esti redaktoro signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed ankaŭ samtempe persone kaj movade pliriĉiĝi. Atendas vin memstara laboro kaj la eblo realigi viajn kreemajn ideojn. La redaktado okazas per interreto (laŭ la preferataj rimedoj de la dungito), do homoj el ĉiuj landoj povas kandidatiĝi.
Laborhoroj: varie laŭ la eldono kaj la propra laborritmo de la redaktoro.Salajro: 470€ (plus 250€ por enpaĝiga kaj grafika laboro, kiu povas esti plenumita de la redaktoro mem aŭ oni povas kunlabori kun alia homo por tia laboro).
Loko: distance/hejme.
Komenco: mezo de julio 2021.
Laborpriskribo:Kondiĉoj:
La motiviĝletero enhavu prezenton de plano: Kiel vi imagas la revuon? Kiajn planojn vi havas por ĝi? Kiajn novajn enhavojn vi proponas? Prezentu 4 diversajn temojn kaj konceptojn por ke oni komprenu kiaj estas viaj interesoj kaj vizioj por la revuo.
Elektitaj kandidatoj estos invititaj al intervjuoj kun TEJO-teamo. Oni interkonsentos pri la preciza dato de eklaboro. La malferma alvoko fermiĝos kiam ni plenigos la postenon.Se vi havas aldonajn demandojn pri la posteno, ne hezitu kontakti nin ĉe
Ĉu vi serĉas laboron? Ĉu vi pretas helpi al UEA?
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1044 (2022-07-03)
Verku por la revuo Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1039 (2022-06-04)
Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1026 (2022-03-05)
Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1008 (2022-01-18)
Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) eniras novan fazon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1001 (2021-12-14)