La 19-an de septembro la Komisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA (BK) diskonigis la rezultojn de la 72-a okazigo en premifesto elsendita pere de la kanalo de UEA ĉe YouTube, UEAviva. La BK-feston kungvidis Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek) kaj Miguel Fernández, respektive Sekretario kaj Prezidanto de la Belartaj Konkursoj. En la BK partoprenis absolute rekorda nombro de 186 verkoj el la 5 kontinentoj.
Miguel Fernández anoncis la aperon de la libro Ĉiuj steloj etas nokte (katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9877), antologio de mikronoveloj partoprenintaj en la Belartaj Konkursoj. Krome li deklamis la poemon Soneto de la Lumturo, de Suso Moinhos, el la libro Laminarioj. La poemon Fratinoj, de Kris Williams (Ungar) deklamis Sara Spanò. La BK-feston ornamis 3 kantoj: Ekas la nokto, kies teksto ricevis la unuan premion en la branĉo Kantoteksto, kaj estis muzikigita de Liven Dek kaj orkestrita de Antero Ávila; Bela rev’, kies teksto ricevis honoran mencion en la branĉo Kantoteksto kaj estis muzikigita de Kajto; kaj Venu al la kisoj, de Miguel Fernández kaj Viktoro Solé. La videon fermis fota prezento de pluraj el la aŭtoroj de la mikronoveloj konsistigantaj la kolekton Ĉiuj steloj etas nokte.
La Premia Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021 re-spekteblas en UEAviva: youtu.be/NE1Ye1eh6o4.
Jen la premioj aljuĝitaj:
BRANĈO POEZIO
Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu.
Partoprenis 67 verkoj de 36 aŭtoroj el 23 landoj [1 el Oceanio, 6 el Azio, 1 el Afriko, 3 el Ameriko, 12 el Eŭropo]
La unua premio estas aljuĝita al “Koren de mallumo” de Miĥail Frolov el Rusio.
La dua premio estas aljuĝita al “Ĉe via cindro” de Benoît Philippe el Germanio.
La tria premio estas aljuĝita al “Ĉe la martkomenco ” de Choe Taesok el Sud-Koreio.
Honora mencio estas aljuĝita al “La sonĝo” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
BRANĈO PROZO
Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover,Trevor Steele
Partoprenis 38 verkoj de 25 aŭtoroj el 17 landoj [4 el Azio, 3 el Ameriko, 10 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “Mi trinkas vino” de Francisco Javier Moleón el Hispanio.
La dua premio estas aljuĝita al “Parade antaŭ la reĝo” de Anna Lowenstein el Britio.
La tria premio estas aljuĝita al “Kredi” de Sara Spanò el Italio.
SUBBRANĈO MIKRONOVELO
Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele.
Partoprenis 45 verkoj de 27 aŭtoroj el 16 landoj [1 el Oceanio, 4 el Azio, 3 el Ameriko, 8 el Eŭropo].
La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “Mia sozio” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
BRANĈO TEATRAĴO
Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saŝa Pilipovic, Georgo Handzlik
Partoprenis 1 verkoj de 1 aŭtoroj el 1 lando [el Azio].
La ĵurio aljuĝis neniun premion.
SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO
Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saŝa Pilipovic, Georgo Handzlik
Partoprenis 4 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj [1 el Azio, 1 el Eŭropo].
La ununura premio – premio María Cuevas – estas ne aljuĝita.
INFANLIBRO DE LA JARO
Juĝkomisiono: Edmund Grimley Evans, Ricardo Albert Reyna, Jang Jeong-Ryeol.
Partoprenis 6 infanlibroj de 4 eldonejoj el 4 landoj [el Eŭropo].
La premio estas aljuĝita al la Eldonejo Dokumenta E-Centro pro la verko “La aventuroj de Jombor kaj Miki”.
BRANĈO ESEO
Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 8 verkoj de 6 aŭtoroj el 6 landoj [2 el Azio, 4 el Eŭropo].
La unua premio – premio Luigi Minnaja – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas aljuĝita al “Por ke ĉiu komprenu ĉiun” de Aleksandro Melnikov el Rusio.
La tria premio estas ne aljuĝita.
Honora mencio estas aljuĝita al “Tridek malmortoj de Danielo” de Roman Dobrzyński el Pollando.
BRANĈO KANTOTEKSTO
Juĝkomisiono: Ĵak Le Puil, Ankie van der Meer, Flavio Fonseca
Partoprenis 19 verkoj de 12 aŭtoroj el 11 landoj [8 el Azio, 1 el Ameriko, 10 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “Ekas la nokto” de Antonio Valén el Hispanio.
La dua premio estas aljuĝita al “Kanto trista” de Richard Hable el Aŭstrio.
La tria premio estas aljuĝita al “Robinson’ ” de Petro Palivoda el Ukrainio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Bela rev’ ” de Ewa Grochowska el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “La balado de l’ kukolo” de Serĝo Sire el Francio.
La Estraro de UEA elkore gratulas ĉiujn partoprenintojn, speciale la premiitojn, kaj profunde dankas la gravan laboron de la juĝantoj kaj de la Komisiono.
Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 2-a eldono lanĉita kun novaj reguloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1030 (2022-03-12)
Informo de la Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA: nuligo de premioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 992 (2021-10-24)
Alvoko al partopreno en la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 982 (2021-09-22)
Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon la 19-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 979 (2021-09-15)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la 2-a Virtuala Kongreso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 960 (2021-07-01)