Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  
2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 946 (2021-04-24)
Por 300 000 artikoloj en Vikipedio ĝis julio 2021

UEA partnere kun ELiSo (Esperanto kaj Libera Scio), ILEI kaj E@I alvokas vin al verkado en la Esperanta Vikipedio por komune atingi 300 000 artikolojn ĝis julio 2021. Vi povas samtempe ankaŭ partopreni Vikipediajn konkursojn kaj gajni valorajn premiojn. Vizitu la paĝon de la “Kampanjo 300 000” (esperanto.wiki/projektoj/vikipedio-300-000) por lerni kiel vi mem partoprenu. Alternative subtenu la Vikipedian agadon per donaco al la Fonduso Instigo-Liberapay (www.instigo.be), kunordigita de la komisiito de UEA pri reta agado, Yves Nevelsteen. La fonduso bezonas atingi la celon de 100 EUR semajne favore al aliaj retaj agadoj. “Kampanjo 300 000” ankaŭ subtenas unu el la projektoj de UEA oficiale agnoskitaj de Unesko por disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto, nome tradukado de Unesko-prezentaj Vikipediaj artikoloj al Esperanto.

ELiSo, referencata ankaŭ kiel VMEO (Vikimedio Esperanto), estas oficiala grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj agnoskita de Fondaĵo Vikimedio la 4-an de aprilo 2013. En 2019 ĝi fariĝis registrita organizo, kun sidejo en Slovakio. Kun UEA la grupo elektis la datojn de la 106-a Universala Kongreso (UK), planata por okazi en Belfasto, kiel celdaton por atingi la markon de 300 000 artikoloj. Ĉiuj estas alvokataj kunlabori. Registriĝu aŭ reaktiviĝu kiel redaktanto. Bonaj okazoj por verkado estas la Vikipedia konkurso pri centra kaj orienta Eŭropo, finiĝanta ĉi-aprilon, kaj la venonta konkurso, en majo, pri Afriko. Pri tiu lasta kunlaboras la Afrika Komisiono de UEA, kun aldona celo premii novajn redaktantojn el Afriko kaj akceligi la etoson por la UK planata por Afriko en 2024. Kontraŭ nur 3 EUR eblas akiri la manlibron “Vikipedio por vi: kiel ĝi funkcias, kiel vi kontribuas” (katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8113).

“Kampanjo 300 000” festas la 20-jariĝon de Vikipedio, kiu inaŭguriĝis la 15-an de januaro 2001 kiel interreta plurlingva enciklopedio laŭ koncepto de libera verko kaj verkado surbaze de volontula amaskunlaboro, ĉiam konforma al enciklopedieco, neŭtraleco kaj respekto. Ĝi disponeblas jam en pli ol 320 lingvoj, kun pli ol 330 000 aktivaj uzantoj kaj pli ol 56 milionoj da artikoloj. Natura ligiteco inter la valoroj de Esperanto kaj Vikipedio rezultis, ke jam en la 6-a de novembro 2001 aperis la versio en Esperanto, fondita de la usona esperantisto Chuck Smith. La Esperanto-versio havas jam pli ol 295 000 artikolojn, pli ol 380 aktivajn redaktantojn kaj ĝuas pli ol 117 000 unikajn vizitantojn monate. Laŭ deveno de redaktantoj ĝi estas el ĉiuj lingvoversioj la plej internacia Vikipedio kaj ankaŭ la entute plej granda enciklopedio verkita en artefarita lingvo.

Efektive esperantistoj ludas pli gravan rolon en la Vikipedia projekto ol oni ĝenerale taksas. Unua dungita teknikisto de la tutmonda Vikipedio, Brion Vibber, estas mem esperantisto. Esperantistoj kontribuis ankaŭ al la fondiĝo de kelkaj pliaj lingvoversioj de Vikipedio: la ĉeĥan, kartvelan, slovakan kaj svahilan versiojn de Vikipedio kreis respektive la esperantistoj Miroslav Malovec, Avtandil Abuladze, Viliam Búr kaj Marcos Cramer. En pluraj Vikipedioj esperantistoj estas administrantoj, inter ili la prezidanto de ELiSo Michal Matúšov (KuboF Hromoslav). Fine la enkonduko de subteno por la Esperanta alfabeto en januaro 2002 malfermis la vojon por la alfabetoj de aliaj lingvoj kaj plifruigis la transiron de la tuta Vikipedio al la normo Unikodo.

UEA kaj ILEI agnoskas la laborojn de tiuj kaj ĉiuj esperantistoj kaj same agnoskas la signifon de Vikipedio por la konservo de la historio de Esperanto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/946a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021