Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 972 (2021-08-09)
Nova membro de la Honora Patrona Komitato de UEA: Prof. Marco Lucchesi

Dum la fermo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), la 24-an de julio 2021, estis anoncita la akcepto de nova membro en la Honora Patrona Komitato de UEA: Prof. Marco Lucchesi, elektita de la Komitato de UEA en la unua sesio de la Ĝenerala Kunveno de 2021, okazinta samtage.

Marco Americo Lucchesi estas brazila verkisto, profesoro de la Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro kaj la nuntempa prezidanto de Brazila Beletristika Akademio, unu el plej respektataj institucioj de Brazilo. Li estis akceptita en tiu akademio en 2011, kaj ekde 2018 li estas ĝia prezidanto. Li havas vastan konon pri pli ol 20 lingvoj kaj eĉ kreis artefaritan lingvon nomatan Laputar, prezentitan per la verko Bazati dir Härstä Laputar (“Rudimentoj de la lingvo Laputar”), de 2015. Li havas verkaĵojn kiel poeto, romanisto, memoraĵisto, eseisto, tradukisto kaj eldonisto kaj ricevis multajn gravajn premiojn, ne nur en Brazilo, sed ankaŭ en Eŭropo, aparte en Italio kaj Rumanio, kun kiuj li havas fortajn ligojn. Li estas konata pro sia defendo de indiĝenaj lingvoj kaj homaj rajtoj, kaj sub lia gvido konstante okazas edukaj kaj literaturaj projektoj en malriĉaj kvartaloj kaj en prizonoj. Pri li Umberto Eco diris: “Lia intensa, kreiva laboro rezultigis verkaron belegan”.

Lucchesi akceptis la inviton de brazilaj esperantistoj malfermi la 31-an Esperanto-Renkontiĝon de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro, kiu okazis virtuale en la 21-a de majo 2021, okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo. La evento estis organizita de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ), federita asocio de Brazila Esperanto-Ligo (BEL), landa asocio de UEA. Lia parolado estis publikigita en la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto, sur kies kovrilo li aperas.

Lucchesi lernis Esperanton dum sia junaĝo (li naskiĝis la 9-an de decembro 1963) kaj publike subtenas nian lingvon. La 3-an de januaro 2018 li publikigis artikolon pri Esperanto en O Globo, unu el la plej gravaj ĵurnaloj de Brazilo, sub la titolo (en Esperanto) “Verda Stelo”. Lia libro en Esperanto, Alivorte, estos baldaŭ publikigita. Li estis proponita al la Honora Patrona Komitato de UEA de ok landaj asocioj, de la Estraro de UEA kaj de aliaj 13 komitatanoj reprezentantaj 13 regnojn (entute 21 komitatanoj el 19 regnoj) kaj akceptita de la Komitato de UEA. Leginda plena prezento de Prof. Marco Lucchesi troviĝas en la Teko de UEA: uea.org/l/teko/komitataj/Propono_HPK_Marco_Lucchesi_arkivo.pdf.

Lia danksaluto dum la fermo de la Virtuala Kongreso spekteblas ĝis la 19-a de septembro 2021 en la virtuala kongresejo: vk.retevent.com/programo?s=Fermo. Por spekti necesas esti aliĝinto de la VK, kion ankoraŭ eblas fari (senpage por individuaj membroj de UEA): vk.esperanto.net (se oni ankoraŭ ne estas individua membro en 2021, eblas samtempe aliĝi al la Asocio).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/972a1

El Gazetaraj Komunikoj

Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 748 (2018-08-09)

Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 695 (2017-07-23)

La Amsterdama katedro serĉas profesoron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 480 (2012-11-19)

Forpasis prof. d-ro Ottó Haszpra
Gazetaraj Komunikoj n-ro 452 (2012-04-24)

Sep bibliotekoj profitis el la Apogo Thorsen
Gazetaraj Komunikoj n-ro 350 (2009-12-02)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021