La
juĝkomisiono Grabowski anoncas specialan konkurson por gejunuloj kun la
temo “La dudekaj jaroj, alia mondo?”. Povas partopreni ĉiu
homo, kies aĝo ne superas 25 jarojn en la 1-a de januaro 2021.
Konkursaĵoj povas esti literaturaj tekstoj de ajna ĝenro (poezio, prozo,
dramo, eseo, k.a.) kaj longo, neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo. La
komisiono povas aljuĝi unuan premion de 250 eŭroj, duan premion de 150
eŭroj kaj ĝis tri honorajn menciojn. Ĉiu konkursanto povas partopreni
per ĝis tri kontribuoj. La konkursaĵoj estu senditaj podofo-formate al la
sekretario de la komisiono
Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren
Gazetaraj Komunikoj n-ro 907 (2020-09-11)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)
Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 745 (2018-08-08)
Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 633 (2016-08-24)
Fondaĵo Grabowski premiis Marjorie Boulton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 551 (2014-08-03)