Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1006 (2021-12-30)
Invitu la Universalan Kongreson en 2024 aŭ en 2025

Post Montrealo (2022) kaj Torino (2023) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la Universalan Kongreson (UK), estas ankoraŭ nekonataj kaj la Estraro de UEA varme bonvenigas kandidatiĝojn por ambaŭ jaroj. Kandidatiĝoj (kaj eventualaj demandoj pri la temo) devas alveni al la Kongresa Fako de UEA pere de la retadreso kongresoj@.spamaĵo?co.uea.org. Por ambaŭ jaroj kandidatiĝoj kaj demandoj devas atingi la menciitan retadreson maksimume ĝis la 6-a de septembro 2022 (6h00 UTC) kaj la anonco de la elektitoj devos okazi ĝis la fino de 2022.

Estas granda deziro, ke la UK en 2024 okazu en Afriko kaj tial UEA forte kuraĝigas la formalan kandidatiĝon de afrikaj urboj, preferinde kunlabore kun la Afrika Komisiono. Tio tamen ne malhelpas, ke aliaj kandidatoj ekster Afriko prezentiĝu ankaŭ por 2024, ĉar la decido por Afriko ne estas definitiva, pro kio kandidatoj el ĉiuj kontinentoj estas plene bonvenaj. Kaj en 2025 la Esperanto-movado festos almenaŭ du jubileojn: 120 jarojn post la 1-a UK kaj la 100-jariĝon de la Internacia Kongresa Universitato, okazinta la unuan fojon sub la nomo Somera Universitato dum la 17-a UK, en Ĝenevo, 1925.

Kandidatoj devas detale koni la Kongresan Regularon, kiu legeblas en la retejo de UEA ĉe uea.org/teko/regularoj/kongresa_regularo. Kandidatiĝoj devas strebi sekvi la regularon, tiel ke idealaj kandidataj urboj/landoj prefere havu aktivan kaj harmonian movadon, malmultekostajn kaj taŭgajn kongresajn ejojn, bonan infrastrukturon (kiel urban transporton, manĝejojn kaj hotelojn), turismajn allogaĵojn facile atingeblajn kaj apogon de lokaj instancoj kaj registaro.

Reprezentanto de la Kongresa Fako devas viziti la kandidatajn urbojn por kontroli la lokajn kondiĉojn kaj raporti pri tio al la Estraro de UEA. Laŭregule tiuj vizitoj estas principe plene financataj de la invitantaj urboj/landoj kaj kandidatoj devas esti pretaj akcepti la reprezentanton ankoraŭ en 2022.

Kaj jen bona novaĵo: kiel parto de nova agado de la Kongresa Fako de UEA estos enkondukita dum la 107-a UK, okazonta en Montrealo 2022, la nova programero “Invitu la UK-on”, per kiu la Kongresa Fako klarigos al esperantistoj ne nur kiel, sed ankaŭ kial oni invitu al sia lando la plej gravan eventon de Esperantujo. La unua (plej favorpreza) aliĝperiodo al la 107-a UK daŭras ĝis la 31-a de decembro 2021. Aliĝu tuj: uea.org/kongresoj/alighilo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/1006a1

El Gazetaraj Komunikoj

Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)

Mesaĝo al niaj membroj: Festu la Universalan Tagon de la Infano ĉi-merkrede!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 834 (2019-11-18)

Invitu la Universalan Kongreson en 2021 aŭ en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 767 (2018-11-29)

Invitu la Universalan Kongreson en 2019 aŭ en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 648 (2016-11-18)

Bonaero gastigos la Universalan Kongreson en 2014
Gazetaraj Komunikoj n-ro 456 (2012-06-08)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022