Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 992 (2021-10-24)
Informo de la Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA: nuligo de premioj

La Belartaj Konkursoj de UEA (BK) havas regularon, kies bazaj principoj, krom tio, ke ili laŭiĝas al la protokoloj kaj normoj ĝenerale sekvataj de ĉi-specaj konkursoj ie ajn en la mondo, estas de ni diskonigataj kadre de niaj ĉiujaraj alvokoj al partopreno. En ĉi tiuj, krome, la BK-Sekretario ĉiam aldonas jenon: “detala regularo troviĝas en la retejo de UEA”: uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj

Konvenas do, ke antaŭ ol konkursi BK-konkursantoj tralegu tiun regularon por agi laŭe al ĝi. La artikolo 2.3 de tiu regularo tekstas jene:

Nevalidaj por la Konkursoj estas verkoj aperintaj en presa aŭ en alia formo, inkluzive de publika legado, radia, televida, reta aŭ bita dissendoj ks. Ĉiu konkursanto konsentas, ke la rajto pri unua aperigo de premiita verko apartenas al UEA, kaj devigas sin ne publikigi ĝin aliloke, krom se UEA rifuzas la aperigon. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu tamen konsentas cedi ĝin senpage en okazo de eldono de almanako aŭ antologio de la Belartaj Konkursoj, kondiĉe ke tiu aperu kun la aprobo de UEA.

Nu, ĉi-jare, samkiel pasintjare, kadre de sia Virtuala Kongreso de Esperanto, UEA proponis al ni aranĝi Virtualan BK-Feston, ene de kiu la 19-an de septembro ni diskonigis la nomojn de la verkoj kaj aŭtoroj premiitaj en BK 2021 [youtu.be/NE1Ye1eh6o4]. Nur poste diverslandaj esperantistoj avertis nin pri tio, ke la cirkonstancoj ligitaj al du el la premiitaj verkoj kontraŭstaras la postulojn de la artikolo 2.3 de nia regularo. Temas pri Robinson’, de Petro Palivoda el Ukrainio, kiu ricevis la Trian Premion en la branĉo Kantoteksto, kaj pri Koren de mallumo, de Miĥail Frolov el Rusio, kiu ricevis la Unuan Premion en la branĉo Poezio.

La BK-Komisiono esploris la aferojn kaj konstatis, ke tiuj avertoj respondas al plej pura fakteco. La BK-Komisiono deziras substreki, ke tiuj esploroj neniel rilatas al iel “polica kontrolo”, kio eksteras al niaj sintenoj, sed al la respekto ŝuldata al la konkursantoj, kiuj skrupule plenumas la regulojn por partopreno en la Belartaj Konkursoj. Jen la konkludoj de la BK-Komisiono:

1-La filmeto Robinson’, interalie, jutube spekteblas, kaj la teksto premiita sub tiu titolo tiukadre legeblas kiel ĝia subteksto, ekde la 29-a de septembro 2021. Kaj tio kontraŭstaras la parton de la artikolo 2.3, kiu indikas jenon: Ĉiu konkursanto konsentas, ke la rajto pri unua aperigo de premiita verko apartenas al UEA, kaj devigas sin ne publikigi ĝin aliloke, krom se UEA rifuzas la aperigon.

2-Sub la nomo Koren de malhelo, Miĥail Frolov konkursis en la aranĝo “Poezio el ĉiuj ĉieloj”, kunvokita de la itala organizo “Sicilia Esperantista”, antaŭ ol li sendis al BK sian Koren de mallumo, kiu enhavas identajn versojn kiel Koren de malhelo. En la itala konkurso tiu verko ricevis Honoran Mencion, kio estis anoncita la 10-an de junio, nome post la limdato por akcepto de BK-konkursaĵoj, kiu ĉi-jare, escepte, estis la 30-a de aprilo, anstataŭ la kutima 31-a de marto. En ordo. La problemo kuŝas en tio, ke en junio 2021 estis finpresita libro kun la tekstoj de ĉiuj verkoj premiitaj en la konkurso “Poezio el ĉiuj ĉieloj”, kaj tio kontraŭstaras la parton de la artikolo 2.3, kiu indikas jenon: Ĉiu konkursanto konsentas, ke la rajto pri unua aperigo de premiita verko apartenas al UEA, kaj devigas sin ne publikigi ĝin aliloke, krom se UEA rifuzas la aperigon.

Pro ĉio ĉi-supre elmetita, la Komisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA vidas sin en la tre bedaŭrinda devo nuligi la Trian Premion aljuĝitan al la teksto Robinson’, de Petro Palivoda, en la branĉo Kantoteksto kaj la Unuan Premion en la branĉo Poezio, aljuĝitan al Koren de mallumo, de Miĥail Frolov.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/992a1

El Gazetaraj Komunikoj

Premio Maŭro La Torre
Gazetaraj Komunikoj n-ro 985 (2021-09-28)

Alvoko al partopreno en la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 982 (2021-09-22)

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 980 (2021-09-20)

Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon la 19-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 979 (2021-09-15)

Premio Deguĉi 2021 al Stefan MacGill
Gazetaraj Komunikoj n-ro 970 (2021-07-26)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021