Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 941 (2021-04-02)
IRIS, Scienca Agado kaj Faka Forumo (4-a kaj 11-a de aprilo)

Kadre de la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS) organizata de TEJO inter la 2-a kaj la 5-a de aprilo 2021 okazas pluraj podiaj diskutoj pri scienca kaj faka agado, kiel anoncite en la marta numero de la revuo Esperanto.

Podia diskuto pri Scienca Agado okazos laŭ inicato de UEA dimanĉon, la 4-an de aprilo, inter 14:00-15:30 UTC. La Zoom-adreso estas huji.zoom.us/j/7508982919. La panelanoj estos Amri Wandel, estrarano de UEA pri Faka kaj Scienca Agado kaj prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), Orlando Raola, estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj, Wendel Pontes, prezidanto de ISAE, Francesco Maurelli, aktivulo de ISAE.

Krome okazos dum IRIS (3-4 aprilo) podiaj diskutoj pri pluraj sciencaj branĉoj: lingvistiko, sociologio, antropologio kaj internaciaj rilatoj, astronomio, inĝenierarto kaj biologio, matematiko/fiziko, fervojoj. Pliaj detaloj inkl. la tempojn kaj Zoom-ligilojn: iris.tejo.org/

La 11-an de aprilo inter 13:30-15:00 UTC UEA okazigos la retan eventon Faka Forumo 2, daŭriga sesio de la sukcesa Faka Forumo, kiu okazis en la Virtuala Kongreso. Fakaj Asocioj, kiuj ŝatus partopreni kaj sin prezenti, anonciĝu ĉe amri@.spamaĵo?huji.ac.il. La Zoom-adreso estos huji.zoom.us/j/7508982919. UEA kaj TEJO bonvenigas ĉiujn interesatojn pri scienco kaj faka agado al ambaŭ eventoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/941a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021