UEA kaj TEJO organizas flankan eventon kadre de la Junulara Forumo de Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN, kiu dekjariĝas en 2021. La evento nomiĝas “Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj” kaj okazos rete mardon, la 6-an de aprilo 2021 je la 16:00-17:30 UTC, per Zoom. Ĉiuj detaloj ĉe Eventa Servo (eventaservo.org/e/lingvaj-rajtoj-kaj-junularo), kie oni bonvenas indiki sian partoprenon.
La evento temos pri lingvaj rajtoj: la fundamenta rajto, ke ĉiu individuo elektu sia(j)n lingvo(j)n por privata kaj publika komunikado. Esploroj indikas, ke efektive unu jaro da KOVIM-19-a pandemio ebligis al internaciaj instancoj kaj organizoj konstati kaj raporti pri misrespektoj kaj atencoj al fundamentaj homaj rajtoj – kaj lingvaj rajtoj ne estas esceptoj. La rapida interretigo de plejparto da profesiaj, edukadaj, personaj kaj sociaj agadoj malpozitive efikis sur tiaj rajtoj. Dum la KOVIM-19-a krizo, esploristoj substrekis, ke respondeculoj pri publiksano klopodu por diskonigi informojn diverslingve precipe por indiĝenaj komunumoj en la tuta mondo. Tiele, lingvaj minoritatoj estas malinkluzivitaj rilate al informoj altkvalitaj kaj ĝustatempaj. La celoj de la evento estas:
Programo (laŭ UTC):
Necesas registriĝi ĉe:
us02web.zoom.us/meeting/register/tZEkdOuhpzIsGdS6HvKpmTkR3XVND3qzFAb0
La evento okazos per Zoom, ĉar ĝi ebligas disdividon de partoprenantoj en subĉambrojn kaj tradukadon. Aldone oni konsideras uzi aliajn interagilojn kiel enketilojn, Mentimeter ktp. Post registriĝo oni ricevos konfirman retpoŝton kun partoprenaj informoj.
Se oni volas helpi dum la evento kiel “moderiganto” por la diskutaj sub-ĉambroj, gvidonte la diskutojn en unu el la diversaj lingvoj, bonvolu skribi al Spyros Papadatos, oficisto de UEA kaj TEJO pri Eksteraj Rilatoj, per la retadreso
Verku por la revuo Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1039 (2022-06-04)
Inaŭgura saluto, interlingvistiko, kurso, debato kaj pli: Esperanto en la reta Poliglota Renkontiĝo (28 aprilo - 1 majo)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1035 (2022-04-27)
Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1026 (2022-03-05)
Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1008 (2022-01-18)
TEJO en Speciala Konsulta Rilato kun UN
Gazetaraj Komunikoj n-ro 988 (2021-10-14)