La UEA-Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) daŭrigas la kampanjon por nia lingvo en Eŭropa Unio. Kadre de la nuna eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo" (ĝis marto-aprilo 2022) multaj esperantistoj eu EU-landoj jam apogas civitanajn proponojn, kiuj pledas por Esperanto en EU. La plej sukcesa el tiuj proponoj eĉ atingis la pozicion de la plej multnombre apogita propono en la tuta EU-konsulto, konkurade kun ĉiuj aliaj temoj.
UEA kaj EEU komencis la duan fazon de la kampanjo. Gravas nun atentigi la deputitojn de la Eŭropa Parlamento kaj de naciaj parlamentoj, reprezentantojn de la EU-Komisiono kaj de naciaj registaroj, samkiel la eŭropunian gazetaron, pri niaj proponoj, klarigi al ili niajn argumentojn kaj tiamaniere plividebligi Esperanton en eŭropuniaj politikaj kaj publikaj rondoj.
UEA petas esperantistojn en EU-landoj nun krome apogi la kampanjon per retmesaĝoj kaj leteroj al konferencantoj. Pluraj landaj asocioj jam subtenas la agadon per propraj alvokoj al siaj membraroj. Detalaj informoj pri kial kaj kiel partopreni la kampanjon, inter alie adreslistoj kaj ekzempla mesaĝo, troviĝas en la UEA-vikipaĝo https://uea.org/vikio/ (alternativa adreso: mallonge.net/uea-eeu).
La Dua Bulteno de la 107-a UK, Montrealo, haveblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1034 (2022-04-20)
Instruu Esperanton en Senegalo kun stipendio (septembro-decembro 2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1027 (2022-03-06)
Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) eniras novan fazon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1001 (2021-12-14)
Daŭras la kampanjo de UEA por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 978 (2021-09-09)
Kampanjo Hans Bakker de la Afrika Komisiono de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 967 (2021-07-20)