Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 938 (2021-03-21)
Daŭras la laboroj por la 106-a UK, Belfasto: favorpreze aliĝu ĝis la 31-a de marto

La 106-a Universala Kongreso (UK) laŭplane devos okazi de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2021 en Belfasto, Nord-Irlando, sub la temo "Paco kaj Konfido: universalaj valoroj" (uea.org/gk/920). Ni kuraĝigas interesatojn aliĝi per nia reta aliĝilo: uea.org/kongresoj/alighilo - la dua favorpreza aliĝperiodo finiĝas la 31-an de marto.

Kvankam la pandemio ankoraŭ postulas de ni ĉiuj plej seriozan atenton, la nuna surloka situacio daŭre ebligas la okazigon de la 106-a UK, tiel ke ĝia preparado progresas. La Estraro de UEA kune kun la Centra Oficejo restas atentaj pri la evoluoj kaj akurate informos la aliĝintojn kaj la tutan komunumon pri la sekvaj decidoj pri la UK. Frua aliĝo de interesatoj gravas por taksi nombron de partoprenontoj kaj bonorde prepari ĉion. La sekva ĝisdatigo pri la kongreso okazos plej malfrue ĝis la mezo de majo

Por doni sekurecon al la interesatoj partopreni la UK-on, la Estraro de UEA frue aprobis ke, okaze de nuligo de la kongreso, ĉiuj aliĝkotizoj por Belfasto, estos repagitaj (minus 15 EUR pro administraj kostoj; alternative aliĝintoj ankaŭ povos plene konservi sian aliĝon por unu el la du venontaj UK-oj kaj ĉiuj mendoj (kiel hoteloj kaj ekskursoj) faritaj pere de UEA aŭtomate nuliĝos; la pagitaj sumoj restos en la UEA-konto de la koncernaj kongresanoj je ilia dispono. Kongresanoj, kiuj deziras malmendi (hotelo, ekskursoj) povas fari tion ĝis la 15-a de majo.

Ĉe mendo de flugoj, aliĝintoj bone konatiĝu kun nuligo-kondiĉoj. Multaj flugkompanioj momente ofertas la eblon plene nuligi aŭ ŝanĝi flugbiletojn. Kiel ĉiam, estas rekomendata vojaĝasekuro, kun kovro de nuligo ne nur pro personaj, sed ankaŭ pro eksteraj kialoj. Atentu, ĉar ofertataj kondiĉoj tre varias de lando al lando.

La preparlaboroj por Belfasto daŭras. Ni sekvos ĉiujn postulojn de la nordirlanda kaj brita registaroj por sekura okazigo de nia jara renkontiĝo. Ĉiuj, kiuj volas subteni la laborojn por la UK, povas donaci al la Universala Kongreso aŭ solidare aliĝi al la UK.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/938a1

El Gazetaraj Komunikoj

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 990 (2021-10-20)

Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Tradukada Tago 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 986 (2021-09-30)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 981 (2021-09-21)

Daŭras la kampanjo de UEA por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 978 (2021-09-09)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, 9 aŭgusto 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 971 (2021-08-07)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021