Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 927 (2021-01-30)
Alvoko por la 43-a Esperantologia Konferenco

La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2021, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

La 43-a Esperantologia Konferenco okazos kadre de la Kongreso de 2021 - depende de la cirkonstancoj, aŭ en Belfasto aŭ virtuale. Ĉiuokaze, ĝi pritraktos temon aktualan kaj gravan, kiu ankaŭ tuŝas la formaton de la konferenco mem:

“Defioj por lingvoj kaj komunikado en mondo virtuale kunligita"

La konferenca temo rekte rilatas al la nuna situacio de la mondo - t.e., virtualaj versioj de la Universala Kongreso, Esperanto-renkontiĝoj kiuj pli ofte okazas interrete, juna esperantistaro kiu plifortiĝas pro retaj lingvo-kursoj kaj, pli grave, lingvo-uzado kiu ŝanĝiĝas pro la fakto ke distanco ne same gravas kiam temas pri ne-vidalvida komunikado. Krome, ĉi tiu temo same bonvenigas esploristojn, kiuj analizas ĉeestan komunikadon en mondo ĉiam pli virtuala.

La konferenco okazos en tri partoj: la unua konsistos el dudek-minutaj prezentoj pri referaĵoj ĉirkaŭ la konferenca temo. La dua parto temos pri mallongaj, tri-minutaj prezentoj, surbaze de unu bildo, pri esploroj rilataj al la ĉefa temo aŭ pri Esperantologio pli ĝenerale. La tria parto enhavos rondan tablon, malferman al la partopreno de ĉiuj ĉeestantoj, pri lingvo-uzado, aktivado kaj esplorado dum la kronvirusa pandemio.

Ni invitas ĉiujn fakulojn - aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn - sendi proponojn pri referaĵoj (por la unua parto de la konferenco) kaj/aŭ pri mallongaj prezentoj (por la dua parto). La proponoj - enhavantaj inter 150 kaj 200 vortoj - devas esti sendataj, kiel eble plej baldaŭ, al la retadreso de la du organizantoj: guilhermefians@.spamaĵo?gmail.com kaj oraola@.spamaĵo?gmail.com. Ni ankaŭ petas ke la proponantoj indiku ĉu ili emas prezenti nur ĉeeste, nur virtuale aŭ en ambaŭ okazoj.

La limdato por la proponoj estas la 30-a de aprilo 2021.

Ni antaŭĝojas ricevi vian kontribuon kaj revidi vin dum la Esperantologia Konferenco!

Guilherme Fians kaj Orlando Raola

Organizantoj de EK 2021

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/927a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021