Denove en 2021, kadre de la Virtuala Kongreso de Esperanto, ni okazigas virtuale la kongresan bankedon. Ni kune festu tiun ĉi universalan homan bezonon (manĝi) kiu mirinde provizas la eblecon plenumi paralele alian nepran bezonon de la homoj: la bezono je interhoma kontakto (kunmanĝi). UEA invitas vin ĉiujn partopreni la aranĝon “Kunmanĝado tra la Mondo”, okazonta merkrede, la 21-an de julio, 2021, 15:00-17:00 UTC.
La partoprenontoj montros al la cetera mondo kiel ili festas per manĝado de tipe lokaj aŭ festenaj pladoj en hejma etoso kaj ankaŭ kiel la manĝaĵoj estis preparitaj. La tutmondeco de la partoprenantaro en la Virtuala Kongreso donos la ŝancon sperti plej diversajn manĝaĵojn kaj manĝokutimojn. Ankaŭ ĉar en diversaj mondopartoj estos malsama horo, kelkaj matenmanĝos dum aliaj vespermanĝos kaj tio estas tute konvene, ĉar la tuta virtuala bankedo estos pli bunta kaj interesa.
Proponojn por partopreno en la aranĝo estas bonvenaj ekde nun. La apartaj eroj de tiu ĉi tutmonda festo daŭru averaĝe 5 minutojn. Ili nepre havu viv-elsendotan parton, kie homoj solaj aŭ en familia rondo gustumas la montritan pladon, kiun ili priskribos. La kuiristoj povas ankaŭ antaŭregistri parton de la prezentado, per ili montros la pretigadon de la manĝaĵoj.
Limdato por sendado de proponoj estas la 10-a de julio 2021. La organizantoj kontaktos la proponintojn tuj post tiu dato por finaranĝi la detalojn. Bonvolu uzi sendi tuj vian manĝoproponon al
Tutmonda Arbo-Plantado: sezono por plantado kaj donacalvoko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1043 (2022-06-21)
Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1042 (2022-06-13)
Pli justa kaj pli efika Eŭropo - Alvoko de la konferenco pri la Estonteco de Eŭropo al EU
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1038 (2022-05-24)
“Ni ne ĉesu labori por paco inter homoj kaj nacioj”: alvoko de UEA al la esperantistoj kaj la mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1023 (2022-02-27)
Alvoko por la 44-a Esperantologia Konferenco: Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1016 (2022-02-05)