Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 976 (2021-08-16)
9-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj

UEA invitas ĉiujn kantemulojn partopreni la 9-an eldonon de la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj (eventaservo.org/e/EFEKantoj2021), sendante filmeton de kanto.

Ĝis la 20-a de aŭgusto ENMETU vian filmeton en: esperanto-festivalo-vroclavo.eu aŭ SENDU pere de WeTransfer (aŭ simila servo) al: festivalo.eo@.spamaĵo?gmail.com

Organizanto de la Festivalo estas la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado (Europejskie Centrum Edukacji Międzykulturowej - ECEM). La Eŭropan Festivalon de Esperantaj Kantoj decidis aŭspicii UEA. La aliaj patronoj de la Festivalo estas: Jacek Sutryk – la Prezidanto de Vrovlavo, Malsuprasilezia Fedracio de Neregistaraj Organizaĵoj, Bohdan Aniszczyk la Prezidanto de la Komisiono pri Edukado kaj Junularo, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Rotary Club de Esperanto - Brasil, Juna Amiko, Eurokka, Varsovia Vento.

La Festivalo okazos en tri kategorioj: 1. koruso aŭ ensemblo, 2. solisto, 3. registrita en studio. Ĉiu kategorio havas ankaŭ aĝkategoriojn: infanoj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj. La Festivalo estas dediĉita al infanoj, junuloj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj. Al la partopreno estas invitataj ĉiuj dezirantaj solistoj kaj ensembloj, korusoj de la tuta mondo. Ĉiu partoprenanto ĉi-jare kantas unu kanton en Esperanto. Ankaŭ neesperantistaj kantemuloj estas bonvenaj partopreni, ke ili fariĝu ambasadoroj de Esperanto kantante en ĝi.

La premioj estos aljuĝitaj por unuaj tri lokoj en ĉiu kategorio. Plie estos aljuĝita Ĉefpremio kaj nova premio – Aŭtora-premio (ĝin ricevos konkursanto, kiu prezentos plej bone propran kanton). Ĉi-jare, la publiko aljuĝos sian premion, la Publik-premion, nur al video-kantoj. La voĉdonado okazos rete ekde la 20-a de aŭgusto.

La 12-an de septembro – rete okazos dum la Koncerto de la Premiitoj anonco de rezultoj.

Kantu en la lingvo Esperanto!

Pli da informoj pri la Festivalo troviĝas en la paĝaroj de la organizanto ecem.com.pl kaj de la evento: esperanto-festivalo-vroclavo.eu

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/976a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021