Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 847 (2020-02-09)
UEA alvokas al subteno "Partoprenu UK-on": Montrealo, 2020

Pere de Fondaĵo "Partoprenu UK-on" UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Montrealo, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi.

Kondiĉoj:

1) Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2020;

2) Vi pretas ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;

3) Vi plenigas la jenan formularon ĝis la 28-a de februaro 2020: Formularo

En pasintaj UK-oj la subtenitoj helpis ĉefe pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.

UEA dankas al ĉiuj pro la intereso pri tiu subteneblo kaj varme invitas donacemulojn al kontribuo al Fondaĵo "Partoprenu UK-on", kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson. Manierojn mondonaci al tiu celo vi trovas ĉe: https://uea.org/alighoj/donacoj

Krome UEA profitas la okazon por memorigi, ke favorpreza aliĝperiodo 2020 al la UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2020. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon facile kaj naturamike aliĝi per nia reta aliĝilo kaj helpi disvastigi tiun informon: https://uea.org/alighoj/uk_alighilo

UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas la solidaron kaj malavaron de la donacintoj al la Fondaĵo "Partoprenu UK-on".

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/847a1

El Gazetaraj Komunikoj

Instigo kaj UEA: subteno al Eventa Servo, Komputeko, Telegram, WordPress kaj aliaj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 877 (2020-05-26)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

La Universala Kongreso en Montrealo prokrastita al la jaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 862 (2020-04-11)

UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020