Laŭ la rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri la
programo de IKU kaj la Scienca Kafejo en Montrealo. Ĝis la limdato,
ĉi-jare fruigita al la 15-a de januaro, la komisiono (Fiedler, Maitzen,
Tonkin, Vergara, Wandel kaj Wen) ricevis 24 proponojn, el kiuj ĝi elektis
naŭ por la IKU kaj ok por la Scienca Kafejo. La resumoj aperas en la
IKU-paĝo de UEA: https://uea.org/teko/IKU
Kadre de la
Internacia Kongresa Universitato, Grant Goodall prelegos pri lingvistiko,
Xavier Alcalde pri Geopolitiko, Pascal Dubourg Glatigny pri E-o kaj la dua
mondmilito, la IKU-rektoro Geoffrey Greatrex pri romianoj kaj persoj en la
malfrua antikvo, François Lo Jacomo pri la Ora Nombro, Bill Mak pri la
Silkaj Vojoj, Orlando Raola pri Kemio kaj akvo, Keyhan Sayadpour pri
genetiko kaj koro kaj Carlos Spinola pri Spacveturado. La prelegoj de
Goodall, Lo Jacomo kaj Raola estos parto de AIS-kurso kun po du aldonaj
prelegoj.
Kadre de la Scienca Kafejo prelegos Manuela Burghelea
pri Komunikado, Natalia Dankova pri Dualingva lernado kaj Esperanto,
Wallace Du Temple pri kanada Historio, John Huang pri Esperanto en
ŝanĝiĝanta mondo, So Gilsu pri la svastiko, Anna Striganova pri Popolaj
fabeloj kaj Kristin Tytgat pri "Bruselo, ĉu dulingva aŭ multingva urbo"
kaj Bengt-Arne Wickström pri Lingvopolitiko.
Unuafoje aperos en la IKU-libro ankaŭ la tekstoj de la Scienca Kafejo. Aldone, kiel pasintjare, troviĝos en la libro la prelegoj en la AIS-universitata sesio (SUS), laŭeble okazonta kadre de la GEA-PEA-IFEF-kongreso en Frankfurto ĉe Odro fine de majo.
Komenciĝis la UK en Montrealo kun nova Estraro kaj parte hibrida programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1052 (2022-08-07)
La 44-a Esperantologia Konferenco kaj la 70-jariĝo de CED en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1046 (2022-07-07)
Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1042 (2022-06-13)
La Dua Bulteno de la 107-a UK, Montrealo, haveblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1034 (2022-04-20)
Aliĝu al la KER-ekzamena sesio de la 107-a UK, Montrealo: la nivelo C2 premieriĝos
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1029 (2022-03-08)