Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 895 (2020-07-23)
Montreale, virtuale: Kanado en la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) kaj MondaFest’ 2020

Eĉ se la montreala UK de 2020 devis esti prokrastita al 2022, la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazonta de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto – precize en la datoj, kiam devis okazi la 105-a UK –, enhavos multe da kontribuoj el Montrealo kaj Kanado, por memorigi la partoprenantaron pri tio, kio devus okazi en Kanado ĉi-jare kaj ankaŭ por doni al ili antaŭguston pri tio, kio okazos en 2022. Aliĝi al la VK eblas per vk.mondafest.net (senpage por individuaj membroj de UEA ĝis la 26-a de julio).

Krom la diversaj partoprenoj de Kanado jam aperintaj kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), kiel ĉe la Somera Inaŭguro, la Kanada Virtuala Kinejo kaj la Poŝtkarto de Espero, la VK havos unikajn kontribuojn:

  • Malfermaj bonvenigaj vortoj de grava kanada indiĝena historiisto kaj membro de la Honora Komitato de la 105-a UK;
  • Salut-mesaĝo de la urbestro de Montrealo;
  • Koncerto de Joelle Rabu, escepte bona kaj monde konata kanada kantistino;
  • Rektorado de Geoffrey Greatrex, kanada esploristo, por la 73-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kiu okazos virtuale kadre de la VK;
  • Prelego “La kanada odiseado, lando bazita sur nekompletaj konkeroj”, kadre de la Scienca Kafejo, de la Honora Prezidanto de la montreala LKK, Wallace G. du Temple;
  • Prelego “La valoroj de Esperanto en ŝanĝiĝanta mondo”, ankaŭ kadre de la Scienca Kafejo, de la ĉina kanadano John Huang;
  • Unikaj aŭkciaĵoj ligitaj al 105-a UK;
  • Virtualaj ekskursoj tra la urbo Montrealo;
  • Montrealaj bageloj en la Kunmanĝado tra la Mondo;
  • Aŭtoraj Momentoj, ia. pri la “Besta Verbaro” (vi scias kio estas “krokodili”, sed ĉu vi scias, kio estas “aranei”?!);
  • Prelego pri la 107-a UK en 2022, kadre de “Venontaj UK-oj”;
  • Ĉeesto de la montreala LKK dum la Virtuala Movada Foiro por babilado kun la publiko;
  • Kaj multe pli!

Oni povas subteni tiun mirindan laboron per aliĝo al la VK kaj diskonigo de la aliĝilo: vk.mondafest.net - kaj same per donacoj al la kampanjo “2022 por 2022”, kiu celas simbole kolekti 2022 eŭrojn por Montrealo 2022 pere de la Poŝtkarto de Espero.

Planoj por 2022 jam antaŭeniras! La LKK de la montreala UK ne haltis. Se vi estas inter la aliĝintoj al la 105-a UK, alia ebleco subvencii nian agadon estas proponi vian aliĝkotizon kiel donacon, informante tion al la Kongresa Fako per kongresoj@.spamaĵo?co.uea.org. Eblas ankaŭ proponi liberan donacon ĉe www.uea.org/alighoj/donacoj/virtuala_kongreso.

Ĉi-semajne la VK sukcesis atingi la nombron de aliĝoj al la 105-a UK je marto 2020, kun nuntempe pli ol 824 aliĝoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/895a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020