Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 922 (2020-12-28)
Interkultura Novelo-Konkurso (INK) havas F. Lorrain kiel prezidanton kaj N. Ruggiero kiel sekretarion

La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) estis lanĉita de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) la 20-an de septembro 2020 dum la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), sub la aŭspicio de UEA: uea.org/gk/909a1. La lanĉo de la konkurso spekteblas ĉe la jutubkanalo UEAviva: youtu.be/8g1w_xEdZVU?t=6661.

Nun ALE kaj UEA anoncas la nomumojn de François (Francisko) Lorrain, el Kebekio, kiel prezidanto de la konkurso kaj de Nicola Ruggiero, el Italio, kiel sekretario. “Ni tre antaǔĝojas pri la alvenontaj kontribuaĵoj. Certe tiu ĉi konkurso helpos plu kulturi nian literaturon kaj nian homaranismon en tiu ĉi epoko”, deklaras ili.

François Lorrain estas delonge Esperanto-tradukisto kaj redaktanto. Interalie li tradukis “Kristnaskaj Rakontoj el Franca Kanado” kaj reviziis la tradukon de “La Eta Princo”. Dum multaj jaroj li reviziis la kebekian revuon La Riverego kaj la internacian revuon La Gazeto. Nuntempe emerita, li bakalaŭriĝis pri matematiko kaj fiziko en la Universitato de Montrealo (1967) kaj doktoriĝis pri sociologio en la Universitato Harvard (1972). Li instruis sociologion en la Universitato de Kebekio en Montrealo (UQAM) kaj karieris ĉefe pri instruado de matematiko ĉe mezlernejoj. Li ankaŭ laboris pri fiziko, precipe partoprenante kun sia patro Paul Lorrain, profesoro en la fizika fako de la Universitato de Montrealo, en la verkado de lernolibroj pri elektromagnetismo.

Nicola Ruggiero estas Esperanto-verkisto, poeto, membro kaj estrarano de Akademio Literatura de Esperanto kaj redakciano de “Beletra Almanako”. Li publikigis en Esperanto du poemarojn kaj verkis eseojn kaj recenzojn. Li loĝis en Islando kaj en la Universitato de Islando bakalaǔriĝis pri la islanda kaj angla lingvoj (2015) per islandlingva disertaĵo pri la memtradukoj de Baldur Ragnarsson. Nuntempe li loĝas en Italio kaj magistriĝas pri lingvistiko en la Universitato de Torino.

INK okazas ĉirkaŭ la temo “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin” kaj jam ricevis novelojn el Eŭropo kaj Ameriko. Verkemuloj el la tuta mondo bonvenas sendi siajn tekstojn ĝis la 20-a de junio 2021. Interkultura ĵurio elektos la gajnintajn novelojn, kiuj ricevos premiojn de 500, 300 kaj 200 eŭroj laŭ la 1-a, 2-a kaj 3-a loko, respektive. Kompletan regularon eblas legi ĉe akademio-literatura.org/ink/regularo. La konkurso-rikolto estos publikigita kiel elektronika libro.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/922a1

El Gazetaraj Komunikoj

Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 989 (2021-10-16)

TEJO en Speciala Konsulta Rilato kun UN
Gazetaraj Komunikoj n-ro 988 (2021-10-14)

Eks-prezidanto de UEA ricevas ŝtatan premion en Barato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 987 (2021-10-08)

Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Tradukada Tago 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 986 (2021-09-30)

Agadoj okaze de la Eŭropa tago de lingvoj, 26 septembro 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 984 (2021-09-26)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021