Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 900 (2020-08-10)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita

Dum la Virtuala Kongreso de Esperanto la unuan fojon IKU-libro estis elŝutebla senpage jam dum la monda kongreso de UEA. La libro, kiu prezentas la tekstojn de la sep prelegoj en la 73-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj resumojn de la kvar prelegoj de la Scienca Kafejo, estis elŝutita pli ol 2000 fojojn dum la kongresa semajno.

La libron redaktis Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel kaj provlegis Rob Moerbeek. Eldonis ĝin la eldonejo “Impeto” en Moskvo kun aŭspicio de UEA kaj Akademio Internacia de la sciencoj (AIS). Estas menciinde, ke samtempe UEA malfermis la aliron al la retaj versioj de du antaŭaj IKU-libroj - de 2018 kaj 2019 - ili estas senpage elŝuteblaj en la IKU-paĝo de UEA, uea.org/teko/IKU. Aperos ankaŭ la papera libroforma versio de IKU-tekstaro. Ĉiuj dezirantoj povos poste akiri ĝin en la libroservo de UEA kaj libroservoj de kelkaj Landaj Asocioj.

UEA dankas al la eldonejo “Impeto” kaj al la redaktoroj, kiuj senrekompence laboregis por ebligi la aperon de la IKU-libro.

Vi povas donaci, omaĝe al tiu ĉi eldono, al la Ĝenerala Kaso de la Universala Esperanto-Asocio uea.org/alighoj/donacoj/kaso, kiu nun bezonas vian helpon.

Elŝutu senpage kaj ĝuu: iku.trovu.com

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/900a1

El Gazetaraj Komunikoj

Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)

MondaFest’ 2020: Sonlibro “Vi estas mia heroo” lanĉita kaj venontaj eventoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 891 (2020-07-04)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020