Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 880 (2020-05-30)
Granda esperantisto kaj eksa direktoro de UEA Victor Sadler forpasis

La 24-an de majo 2020, 83-jara, forpasis la eminenta esperantisto Victor Sadler. Sadler naskiĝis en 1937 en Britio kaj eklernis Esperanton en 1951, kiam li estis 14-jara. Li komencis uzi Esperanton, kiam li ekstudis en Kembriĝo, kie li fondis studentan Esperanto-klubon. Tra la jaroj membris en la klubo pluraj homoj, kiuj poste okupis gravajn postenojn en la Esperanto-movado. Sadler dum tiu tempo redaktis la informilon Studento de STELO, la Studenta Tutmonda Esperantista Ligo, en kies estraro li aktivis.

Post la doktoriĝo pri fonetiko en 1962, li eklaboris fine de 1962 ĉe UEA en Roterdamo, por redakti la revuon Esperanto. Li redaktis ankaŭ La Monda Lingvo-Problemo de 1969 ĝis 1974 kaj okupiĝis pri la Biblioteko Hector Hodler. En 1968 Sadler fariĝis ankaŭ direktoro de la Centra Oficejo. Li transdonis la redaktadon de la revuo en 1974 al Simo Milojeviĉ. En tiu epoko li ankaŭ kunorganizis plurajn Universalajn Kongresojn kaj instalis en 1980-1981 la unuan komputilan sistemon de UEA. Ekde 1980 li laboris kiel ĝenerala direktoro de UEA ĝis demisio en 1983, post kiam li restadis en Brazilo. Reveninte al Nederlando en 1985, li longe laboris en la projekto pri aŭtomata multlingva tradukado pere de Esperanto, DLT (Distribuita Lingva Tradukado) de la nederlanda firmao BSO, ekde 1985 ĝis la emeritiĝo en 2002. En 1986 li estis elektita estrarano de UEA pri Financoj, sed li devis demisii la postan jaron pro sankialoj.

Li verkis Budhisman terminaron (1962), Esperantan-sinhalan vortareton (1963) kaj, kune kun Humphrey Tonkin, Terminaron por tradukado de Esperanto-dokumentoj (1976). Li verkis ankaŭ la poemajn librojn Memkritiko (1967), por kiu li ricevis la premion Arĝenta Sprono, kaj Perversaj rilatoj (2015). Sadler estis ankaŭ ano de la Akademio de Esperanto de 1970 ĝis demisio en 1983.

Entute temas pri multflanka aganto de Esperanto, en la literatura, en la lingva kaj en la organiza kampoj. Kun granda respekto kaj dankemo UEA adiaŭas unu el la grandaj figuroj de nia movado en la dua duono de la pasinta jarcento, kaj nome de la tutmonda esperantista komunumo kondolencas al la vidvino Maiumi Sadler-Hamada.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/880a1

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis Claude Nourmont (1945-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1024 (2022-02-28)

Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)

Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022