La Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO (mallonge MT) okazas dufoje jare, kutime en iu aprila kaj novembra sabato, ekde novembro 1994. La 52-a MT estis planita por okazi ĉeeste la 25-an de aprilo 2020, sed pro la tutmonda koronvirusa epidemio UEA devis anonci ĝian nuligon komence de marto. Tamen kiel informite en la GK864, bona novaĵo estas, ke - danke al la kunlaboro de la stabo de la Centra Oficejo, la Estraro de UEA kaj bonvolemaj anoj de nia esperantista komunumo - la 52-a MT povos ja okazi en la planita dato, sed virtuale. La proponita programo de tiu MT strebos konservi la tradiciajn elementojn de la evento kaj ĝian kutiman etoson.
De gastlibro kaj loterio ĝis rabatoj en la Libroservo de UEA kaj la atendataj prelegoj, la organiza teamo provizas rimedojn por virtuale realigi la agrablajn momentojn, kiuj okazas dum la vizito al Roterdamo kaj al la CO okaze de la malfermaj tagoj. Tial la tuta enhavo de la DVD Vizito al la Centra Oficejo, preparita dum la 23-a MT la 26-an de novembro 2005, estas nun libere spektebla en la kanalo de UEA ĉe YouTube, UEAViva: youtube.com/UEAviva (vi estas bonvena aboni la kanalon).
Kvankam la CO aspektas relative malsame en 2020, la ĉefa filmo de la DVD havas veran historian valoron: ĉar ĝi estis produktita en la jaro 2005, kiam la CO festis sian 50-jariĝon en Nederlando post translokiĝo el Britio en 1955. Per ĝi eblas kapti la esencon de la laboro de la CO por UEA kaj Esperanto. Krom la ĉefan filmon, esperantistoj povos ĝui ankaŭ la aliajn erojn de la DVD: Konciza bild-historio de la Centra Oficejo, Bild-galerio: “Malferma tago en CO” kaj Malantaŭ la kurteno.
La referenca vendoprezo de la DVD Vizito al la Centra Oficejo estas 9,00 €. Tial ni alvokas ĉiujn subteni la aperigon de tiu materialo en nia kanalo per laŭvola -samvalora aŭ ajna- donaco al UEA. Por scii kiel sendi vian donacon vizitu: uea.org/alighoj/pagmanieroj. Donacinte, bonvolu sendi mesaĝon al
La Estraro de UEA kore dankas al la eldonejo Espero, kunposedanto de la kopirajto, kiu konsentis pri la disponigo de la enhavo de la DVD, speciale por tiu virtuala MT. La programon eblas sekvi ĉe: eventaservo.org/e/mt52. La disponigo de la filmo havas apartan signifon en tiu periodo, dum kiu provizore ne eblas viziti la Centran Oficejon, kaj estas ankaŭ simbola agnosko de la valora agado de la CO, kiu daŭre laboras por la Asocio kaj la membroj, i.a. bonorde ekspedas revuojn kaj libroservajn mendojn, eĉ se en kelkaj kazoj povas okazi malfruoj pro enlandaj poŝtaj limigoj.
Ĝis la 31-a de majo junuloj rajtas kandidatiĝi por volontuli en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 878 (2020-05-28)
Programo de la 50-a Jubilea Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 789 (2019-03-26)
Alvoko por kandidatiĝo por administra posteno en la Centra Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 714 (2017-11-07)
"Teo kaj Amo": konkurso de mallongaj filmoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 620 (2016-07-13)
Tri prelegoj en la 44-a Malferma Tago de la Centra Oficejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 603 (2016-02-12)