Nelson Mandela: “La plej potenca armilo por plibonigi la
mondon estas edukado.”
Universala Esperanto-Asocio
(UEA), kune kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI),
gratulas Unuiĝintajn Naciojn kaj Unesko-n pri ties progreso, kunlabore kun
ties Membro Ŝtatoj kaj kun neregistaraj organizoj kaj la civila socio, en
plivastigo kaj en altigo de la kvalito de edukado tutmonde. La kvara Celo
por Daŭripova Evoluigo alvokas al altkvalita edukado por ĉiuj personoj,
surbaze de universala infana, elementa kaj meza edukado, kaj egaleca aliro
al supera edukado. Ĝi alvokas al plibonigo de laborkapablo, seksa egaleco,
universala leg- kaj skrib-kapablo (ankaŭ inter plenaĝuloj) kaj edukado
por daŭripova evoluigo kaj tutmonda civitaneco.
Statistikaj
donitaĵoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko montras altiĝantajn nivelojn
de leg- kaj skribkapablo tutmonde, pli multnombran frekventadon de lernejoj
kaj progreson en virina edukado. Sed multaj infanoj kaj junaj plenaĝuloj
tamen postrestas kaj sekve estas malhelpataj ricevi la kapablon vivteni sin
kaj plene partopreni en demokratiaj procedoj. Kaj multe tro multaj infanoj
malhavas la okazon evoluigi la valorojn de toleremo, komprenemo kaj
malfermiteco – kio certigus pacon kaj kunlaboron en la estontaj
jaroj.
Malgraŭ konsiderinda progreso, multaj milionoj da
geknaboj (precipe knabinoj) ne frekventas lernejojn, al multaj mankas la
scioj por perlabori decan vivon, analfabeteco vastas inter la plenaĝuloj,
mankas instruistoj kaj oni malmulte atentas edukadon de gejunuloj pri ties
respondecoj kiel mondaj civitanoj. Lingvoj ofte prezentas problemojn: eĉ
tiuj infanoj, kiuj frekventas lernejojn estas ofte devigataj lerni en
lingvo alia ol la propra, kio malhelpas ilian progreson; kaj malmultaj
infanoj ricevas la kapablojn kaj okazojn por komunikiĝi kun homoj tra la
mondo surbaze de egaleco, ĉu per lernado de iliaj lingvoj, ĉu per lernado
de la Internacia Lingvo Esperanto.
La Internacia Ligo de
Esperantistaj Instruistoj ILEI, laborante per la internacia lingvo
Esperanto kaj rilatante kun instruistoj en la tuta mondo, klopodas subteni
la laboron de la instruistoj, lertigi ilin kaj doni al ili klaran kaj
kompletan bildon de la celoj kaj laboro de UN kaj Unesko en la fako de
edukado por ĉiuj.
La uzo fare de ILEI de la Internacia Lingvo
Esperanto ebligas sperto-interŝanĝojn inter fakuloj pri edukado kaj
pedagogoj el plej diversaj landoj. La laboro de geinstruistoj en la nuna
mondo ne estas facila; pro tio, tiaj internaciaj kontaktoj, transdono de
scioj kaj ekzemploj de efikaj strategioj estas ege valoraj kaj stimulaj por
la instruistoj.
ILEI kaj UEA daŭre informas siajn membrojn pri
la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj ties celtabuloj, tiel kiel ili rilatas
al edukado, kaj pri la graveco de konstruado de plene ekipitaj lernejoj en
evolulandoj. Lernolibroj kaj instrumaterialo estas aĉetataj kaj cirkulas
pere de la Esperanto-Movado; ankaŭ liverata estas financa helpo al
konstruado de lernejoj, de akvoputoj kaj aliaj bezonataj iloj. Reciprokaj
vizitoj oftas inter la kontinentoj. La esperantista NRO “Scio Sen
Bariloj” proponas en Kotonuo, Benino, kursojn por junaj
universitatnivelaj virinoj kun tri aksoj: lertigado de virinoj en gvidaj
roloj, skribado/legado de la fonua lingvo kaj Esperanto; tiuj kursoj forte
kontentigas la partoprenantinojn. Tiel, la Esperanto-Movado laboras
paralele kun UN kaj Unesko.
UEA kaj ILEI instigas siajn membrojn
utiligi sian scipovon de la Internacia Lingvo Esperanto por aserti la
gravecon de internacia kompreniĝo kaj kunlaboro inter ĉiuj homoj kaj por
helpi planti tiujn valorojn en la konsciojn de siaj kolegoj kaj de
civitanoj ĉie.
Rotterdam 18.1.2020
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1036 (2022-05-14)
Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1019 (2022-02-11)
Deklaro de la Afrika Komisiono de UEA okaze de la Monda Tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1012 (2022-01-24)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro, 27 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1010 (2022-01-21)
Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1008 (2022-01-18)