Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 820 (2019-08-25)
La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo

La 19an de septembro 2020 (post unu jaro) Unesko okazigos festivalon por la paco en Tolosa (Hispanio). La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto. La festivalo konsistos grandparte el filmetoj de kiel eble plej da korusoj tra la mondo kantantaj por la paco en plej diversaj lingvoj, sed la tekstoj de la kantoj devos esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj: franca, angla, hispana aŭ Esperanto.

 


UEA rigardas la festivalon kiel gravan ŝancon por kontribui en la realigo de la celoj de UN, kaj por vidigi al la publiko la valoron de la internacia lingvo Esperanto. Ju pli da korusoj estos rekomenditaj de esperantistoj, des pli videblos al la publiko utileco de Esperanto kaj vasteco de la naciecoj de la esperantistoj. UEA alvokas, ke landaj asocioj, lokaj grupoj kaj aktivuloj rekomendu korusojn, esperante ke ĉiu lando rekomendos almenaŭ unu koruson.

 

Se vi konas koruson, kiu povus realigi tian 3-minutan filmeton de kanto por la paco, en iu ajn lingvo (kun traduko de la teksto al Esperanto) aŭ rekte en Esperanto, kontaktu François Lo Jacomo <francois@.spamaĵo?lojacomo.eu>, reprezentanto de UEA ĉe Unesko, kaj Trezoro Huang Yinbao <trezoro@.spamaĵo?qq.com>, vicprezidanto de UEA, respondeca pri la rilatoj kun Unesko.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/820a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020