Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 752 (2018-08-22)
UEA serĉas organizon-sponsoron de Unesko-Kuriero

Unesko-Kuriero estas eldonata kvarfoje jare de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko). Ĝi antaŭenigas la idealojn de Unesko, publikigante informajn materialojn pri internacie gravaj temoj. La Esperanta eldono estis lanĉita en la 102-a UK en Seulo kaj aperas sub la aŭspicio de UEA. La Esperanta Kuriero plifortigis la kunlaboron inter UEA kaj Unesko, kaj fariĝis valora rimedo por niaj rilatoj kun aliaj neregistaraj kaj registaraj organizoj.

UEA invitas kandidatiĝojn de sponsoraj organizoj, kiuj deziras ligi sian nomon kun la Kuriero, kontribui al ĝia disvastigo, kaj samtempe helpi plibonigi la financan situacion de UEA. Temus pri regula jara subvencio por plurjara periodo. La elektita sponsoro rajtus aperigi sian nomon en la kolofono de la Kuriero, ĉeesti la kunlaborajn kunsidojn kaj forumojn de la Kuriero organizatajn de Unesko kaj UEA, kaj eĉ mem okazigi seminariojn pri Unesko-Kuriero en rilato kun sia propra laborkampo; ĝi rajtus senpage ricevi paperajn ekzemplerojn de la Kuriero. Ĝi povus krome uzi la titolon “organiza partnero de Unesko-Kuriero en Esperanto" en siaj komunikiloj kun reklama celo. La sponsora organizo ne havus devon fizike prizorgi eldonon de la Kuriero, nek okupiĝi pri ĝia redaktado.

UEA akceptas nur organizajn kandidatojn, ne personajn. Por kandidatiĝi bonvolu sendi mesaĝon al la Ĝenerala Direktoro direktoro@.spamaĵo?co.uea.org kun la temlinio “Sponsorado de Unesko-Kuriero". La kandidata mesaĝo enhavu informojn pri la kandidata organizo, proponon por plurjara financa subvenciado, kaj priskribon de la dezirata rilato kun UEA kaj la redakta teamo. La elektitaj kandidatoj estos kontaktitaj por plua traktado.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/752a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022