Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 740 (2018-07-18)
UEA serĉas novan Estraranon

La 16-an de marto per reta voĉdono la Komitato de UEA decidis alelekti 2 kromajn estraranojn, tamen la voĉdono okazinta la 19-an de aprilo sukcesis elekti nur 1 kroman estraranon kaj dume la Estraro de UEA ree esprimis la bezonon alelekti estraranon kiu okupiĝu pri Kongresoj kaj Kulturo.

Tial la Elekta Komisiono alvokas ĉiujn membrojn de UEA helpi trovi kromajn taŭgajn kandidatojn por iĝi estrarano de UEA pri kongresoj kaj kulturo. Temus ankaŭ pri spertiĝŝanco por tiuj kiuj ŝatus plukandidatiĝi por la Estraro je la fino de ĉi tiu mandato.

La elekto okazos dum la 103-a Universala Kongreso en Lisbono.

Kondiĉoj

Dezirindas ricevi kandidatiĝojn de homoj kun sperto kaj/aŭ interesiĝo pri tiuj estraraj laborkampoj (Kongresoj kaj Kulturo). Aliaj dezirindaj kvalitoj de la kandidatoj estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj fleksebleco.

Kandidato kiel estrarano de UEA devas esti Komitatano. Se membro de UEA, kiu ankoraŭ ne estas Komitatano, volas kandidatiĝi por la Estraro de UEA, tiu devas unue elektiĝi kiel Komitatano de UEA, tiucele ni antaŭvidu eventualan elekton de komitatano C antaŭ la elektoj de la novaj estraranoj. Laŭ la nuna stato de la Komitato estas alelektebla 1 komitatano C.

Kondiĉo por komitataneco estas individua membreco de UEA jam dum du jaroj antaŭ la elektiĝo kaj resti individua membro tra la tuta oficperiodo.

Kandidato por estraraneco devas esti proponita de almenaŭ du komitatanoj.

Krome la nova estrarano estu preta partopreni skajpan estrarkunsidon dufoje monate kaj vojaĝi al Roterdamo por la Estrarkunsido okazonta en la unua duono de 2019.

Kontakto

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@.spamaĵo?uea.org ĝis sabato la 21-an de julio 2018 kun motivata kandidatiĝo, kiun akompanas, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj laŭeble foteto, klarigo pri la motivoj de kandidatiĝo, kaj konciza deklaro de la movadaj kaj poroficaj celoj (aŭ de pli konkreta agadoprogramo). Bonvenus ankaŭ indiko pri proponantaj komitatanoj (kaze ke jam estas).

La kandidatiĝoj por la aprila voĉdono restas validaj, krom se kandidato decidos retiri la sian.

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun membron sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@.spamaĵo?uea.org kaj ni mem enketos ĉe la membro.

Se vi havas demandojn pri la elektoj, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@.spamaĵo?uea.org.

La Elekta Komisiono
Michael Boris Mandirola, Guy Matte, Ileana Schrøder, Dietrich Michael Weidmann

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/740a1

El Gazetaraj Komunikoj

Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) eniras novan fazon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1001 (2021-12-14)

Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 989 (2021-10-16)

Kontakto havas novan redaktoron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 968 (2021-07-23)

TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)

Afrika Komisiono havas novan kunordiganton: D-ro Elisee Byelongo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 930 (2021-02-10)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022