Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 727 (2018-02-21)
Seminarioj de ILEI en Madrido kaj Kotonuo por trejni instruistojn: aliĝu!

ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, zorgas pri la instruado de Esperanto laŭ kontrakto kun UEA. Venas petoj al ILEI: bonvolu sendi Esperanto-instruistojn. Sekve ILEI plifortigas sian agadon en tiun direkton kaj kreis Esperanto-Instruistan Trejnadon — EIT. En 2018 ekzistas lertigado per la Reto danke al bonega kunlaboro inter ILEI kaj www.edukado.net kaj ĝia gvidantino D-ino Katalin Kovats. La studentoj retumas regule por akiri sciojn pri pedagogio, gramatiko kaj metodiko. Kompreneble ili ankaŭ devas stari antaŭ klaso kaj instrui. Tio okazos kadre de la ILEI-kongreso en Madrido, Hispanio, julie, kaj en Kotonuo, Benino, en novembro, kadre de tutsemajna seminario. En ambaŭ eventoj okazos kursoj, ekzamenoj kaj provlecionoj. Tiuj studentoj fariĝos diplomitaj Esperanto-instruistoj.

La programo Reta Instruista Trejnado de Esperanto (RITE) kaj Madrido proponas 24 lokojn. La programo RITE kaj Kotonuo proponas 20 lokojn. Nun aliĝis po dek studentoj. Do ankoraŭ estas eblo salti en la programon, labori kaj diplomiĝi. Ĉiuj detaloj troviĝas sur la ĉefpaĝo www.ilei.info. Lertigado de altnivelaj instruistoj estas nepra paŝo al la kreskado de esperantistoj kaj movadanoj, do nutro-grundo por UEA.

(La komunikon pretigis: Mirejo Grosjean kaj Stefan MacGill)

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/727a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022