La 10-a de decembro estas Homrajta Tago ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Tiu ĉi Tago de la Homaj Rajtoj markas la datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, akceptita de la Ĝenerala Asembleo de UN je tiu dato en la jaro 1948.
Ĉi-jare ni festos la 70-an datrevenon de tiu epokfara Deklaracio.
En la nuna jaro la Homrajta Tago kaj la Zamenhof-Tago (15 decembro) okazos en la sama semajno. Ni rekomendas al niaj membroj, lokaj grupoj kaj kunlaborantaj asocioj, ke ĉi-jare ili kombinu la festadon de ambaŭ aranĝoj.
Zamenhof ripete emfazis la gravecon de plena partopreno en la internacia vivo en spirito egaleca – sen diskriminacio religia, rasa, kaj ... lingva. Li mem plurfoje aludis al tiuj idealoj, kiuj fine trovis lokon en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
“Absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la
praktiko estas plene ebla,” Zamenhof asertis post la Bulonja kongreso
de 1905. En sia “Deklaracio de Hilelisto” li skribis, ke
“ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte
al ĉiuj ĝiaj loĝantoj,” kaj ke “en sia familia vivo ĉiu
homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton, paroli kian lingvon
aŭ dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas” –
sed tion fari en harmonio kun tiuj kiuj praktikas alian lingvon aŭ alian
religion.
En multaj lokoj, ekzemple en sia parolado en London en 1907,
Zamenhof firme identigis sin kun samaj idealoj kiel tiuj deklaritaj en la
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
Eĉ antaŭ la oficiala akceptiĝo de la Deklaracio, Universala Esperanto-Asocio metis en sian statuton aludon al la homaj rajtoj kiel esencaj kondiĉoj por ĝia laboro. Paragrafo 5 de la nuna statuto deklaras, ke “Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.”
Tra la jaroj – en niaj eldonaĵoj, niaj kongresoj, niaj mesaĝoj al niaj membroj kaj la Esperanto-movado ĝenerale – ni emfazis la gravecon de la Deklaracio por la paca kaj libera disvolviĝo de la internacia komunumo.
Pro sia sindediĉo al la internacia vivo, la libera interŝanĝo de personoj kaj de ideoj, kaj la forigo de ĉiuj formoj de diskriminacio, inkluzive de la lingva, la Esperanto-movado, kaj precipe UEA, estas modelo, ekzemplo, kaj heroldo de la paca internacia vivo. Dialogo plibonas ol armiloj, kaj egaleca dialogo plibonas ol diskriminacia.
Kion fari por festi tiujn du specialajn tagojn? Niaj aŭstraj kolegoj jam montras la vojon: ĉi-sabate en Vieno, kunlabore kun la Pola Kulturinstituto, ili festos kaj la pacon kaj ĝian sekvanton Zamenhof, ligante la Zamenhof-Tagon kun la 70-jariĝo de la Deklaracio. Eble vi povus similan aferon fari. Ni proponas jenajn ekzemplajn agadojn:
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Amikeco, 30 julio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1049 (2022-07-28)
Mesaĝo de UEA okaze de la Esperanto-tago, 26 julio 2022: amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1047 (2022-07-17)
Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1041 (2022-06-06)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de la Medio, 5 junio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1040 (2022-06-05)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, 21 majo 2022: Lingvoj – portantoj de kulturoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1037 (2022-05-22)