Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 737 (2018-06-13)
Kiel enmovadigi la Esperanto-lernantojn de Duolingo?

Pli ol 1,7 milionoj da homoj eklernis Esperanton per Duolingo. Sed kie estas tiuj lernantoj? Multaj el ili eble rezignas pri la lernado pro multaj kaŭzoj, interalie, ĉar ili ne sukcesis starigi personan kontakton kaj amikecan rilaton kun esperantistoj en siaj loĝurboj.

Pro tio UEA fariĝis partnero de Duolingvo. UEA helpos trovi evento-gastigantojn, kiuj jam bone konas Esperanton, kaj Duolingo prizorgos invitojn al tiaj lokaj eventoj por lernantoj, kiuj iom progresis en la Esperanto-kurso.

Gastigantoj estas volontuloj, kiuj organizas interesajn, agrablajn eventojn, kie Esperanto-lernantoj de ĉiuj niveloj lernas kaj amuziĝas kune. La eventoj povas esti diversspecaj, ekzemple babiladaj rondoj, studgrupoj, ludaj aŭ muzikaj renkontiĝoj en via loka klubo aŭ kafejoj, aŭ promenadoj en urboj aŭ en naturo.

Ni jam komencis traduki la evento-retejon de Duolingo al Esperanto, por ke ĉiuj esperantistoj povu gastigi eventojn, diskonigi ilin per Duolingo kaj akcepti novajn lernantojn. En ĉi tiu unua, prova fazo ni precipe serĉas volontulojn, kiuj krom Esperanto regas la anglan aŭ la hispanan, la du nunajn kurslingvojn.

Se allogas vin la ideo organizi eventojn kaj gastigi novajn Esperanto-lernantojn per Duolingo, bonvolu kontakti Emilio Cid cid.emilio@.spamaĵo?gmail.com.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/737a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022