Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 760 (2018-10-02)
Internacia Tago de Ne-perforto 2018: interkompreniĝo kiel bazo de pli tolerema kaj pli paca mondo

Tra la pasinta deko da jaroj, la 2-a de oktobro estas regule festata kiel la Internacia Tago de Ne-perforto, laŭ deklaro de Unuiĝintaj Nacioj. En tiu tago ni memoras la elstarajn atingojn de tiuj kiuj per apliko de ne-perforto ŝanĝis la proprajn sociojn laŭ la direkto de justeco kaj egaleco.

Mahatmo Gandhi nomis ne-perforton “la plej granda potenco je la dispono de la homaro” kaj Martin Luther King priskribis ne-perfortan reziston “kuraĝa konfrontiĝo de malbono per la potenco de la amo.”

Universala Esperanto-Asocio aparte rekonas la gravecon de lingva komunikado kiel instrumento de ne-perforto. Per sia kapablo paroli kaj skribi, la homo povas persvadi, insisti, rezoni – kaj ĉion ĉi fari por eviti perfortan konfrontiĝon. Sed tio eblas nur tiam kiam ambaŭ flankoj parolas la saman lingvon. Tro ofte, la komunikado kolapsas pro malsameco de lingvoj, aŭ pro la nekapablo de parolantoj de malsamaj lingvoj adekvate transponti tiujn diferencojn.

La Internacia Lingvo Esperanto estis kreita por transponti la diferencojn inter lingvoj, formante bazon por ne-perforta komunikado kaj la antaŭenigon de interkompreniĝo. La statuto de Universala Esperanto-Asocio asertas, ke “Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj, estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.” Surbaze de tiu statuta postulo, la Asocio nete kondamnas ĉiun specon de perforto - kaj okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto denove deklaras sian sindediĉon, en kunlaboro kun Unuiĝintaj Nacioj, al kreo de pli paca kaj pli komprenema mondo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/760a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022