Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 722 (2018-01-23)
Aŭtoraj duonhoroj kaj Libroj de la Jaro dum la 103-a UK

PROPONOJ ATENDATAJ!

Dum la 103-a Universala Kongreso en Lisbono okazos tradiciaj kulturaj programeroj “Aŭtoraj Duonhoroj” kaj “Libroj de la Jaro”.

La Aŭtoraj Duonhoroj okazos en la posttagmezo de dimanĉo, matene kaj posttagmeze de lundo, mardo, ĵaŭdo kaj vendredo. Ili estos bona okazo por interkonatiĝi kun aŭtoroj kaj verkoj, por malkovri legindajn verkojn, por esprimi komentojn kaj demandojn al la aŭtoroj. Kadre de la programero “Libroj de la Jaro” la eldonejoj ricevos la eblecon prezenti verkojn publikigitajn dum la interkongresa jaro (ĉi-kaze, inter la UK en Seulo kaj tiu en Lisbono). Danke al tiu ĉi programero eblos ricevi tre densan trarigardon pri la bunteco de la eldona agado en Esperanto dum la jaro inter la du plej lastaj Universalaj Kongresoj. Se vi interesiĝas doni vian kontribuon, bv. kontakti la retadreson kulturajprogramerojuk2018@.spamaĵo?gmail.com plej malfrue ĝis la 31-a de majo 2018, klare indikante en la temlinio al kiu(j) programero(j) vi intencas kontribui.

En la Jaro de la Esperanta Kulturo, venu kunkonstrui riĉan programon, por substreki la gravecon kultivi kaj kreskigi la intereson pri nia literaturo!

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/722a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022