Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 726 (2018-02-19)
Afrika Komisiono de UEA serĉas kunlaborantojn

Evoluis la ideo pri "Oficejo de Afrika Komisiono de UEA" sub la ĉefa respondeco de la komisiono. Sube vi trovas liston de diversaj taskoj plenumendaj. Se vi interesiĝas labori por la Afrika Komisiono kaj UEA, bv. kontakti nin. La laboro povas esti farita en iu ajn parto de Afriko; ne gravas ĉu en via hejmo aŭ eventuale en fizika oficejo.

La ideala kandidato estas respondeca, diligenta, laborema, kreema, sperta pri uzo de interreto kaj komputilo, rapide povas tajpi, havas altan lingvonivelon, organizan talenton kaj povas harmonie labori kun aliaj personoj.

Taskoj (ekzemplaj):

- aperigo de la bulteno “Esperanto en Afriko“ (4 numeroj jare);
- prizorgi sociajn retejojn;
- subteno al AK pri organizado de eventoj (ekz. seminarioj);
- disvastigo de informoj pri UEA; membriĝo kaj okazantaĵoj;
- disvastigo de informoj pri konkursoj (ekz. Partoprenu UK);
- helpo al lokuloj rilate al disvastigo de Esperanto;
- kreo de afiŝoj, informiloj en diversaj lingvoj;
- helpo al AK kaj Landaj Asocioj pri gazetara laboro;
- eldonagado (afrikaj kulturaĵoj, ekz. libroj ktp.);
- akcepto pri petoj (ekz. lernolibroj);
- respondi informpetojn el Afriko;
- organizado de Esperanto-kursoj en universitatoj;
- kolekto de jarraportoj;
- flego kaj ĝisdatigo de retpaĝo esperanto-afriko.org;
- instigo al trapaso de Esperanto-ekzamenoj;
- pedagogia lertigado (instrukapabloj).

Se vi interesiĝas, bv. sendi vian kandidatiĝon kun vivresumo kaj motivleteron (inkluzive de eventualaj dokumentoj) ĝis 15-03-2018 al oak2018@.spamaĵo?co.uea.org. En la motivletero bv. ankaŭ mencii kiom da horoj vi pretus labori semajne, ĉu vi pretus labori volontule (eventuale por iuj el la menciitaj taskoj) aŭ ĉu vi ŝatus havi honorarion. Se vi ŝatus havi honorarion bv. informi nin pri viaj ideoj rilate al la honorario. Bv. informi ankaŭ ĉu vi jam havas komputilon kaj interreton.

Emile Malanda
(Kunordiganto de Afrika Komisiono)

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/726a1

El Gazetaraj Komunikoj

Deklaro de la Afrika Komisiono de UEA okaze de la Monda Tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1012 (2022-01-24)

Kampanjo Hans Bakker de la Afrika Komisiono de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 967 (2021-07-20)

TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)

Afrika Komisiono havas novan kunordiganton: D-ro Elisee Byelongo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 930 (2021-02-10)

La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2019-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 826 (2019-09-21)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022