Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 684 (2017-05-23)
UEA serĉas tradukistojn kaj provlegantojn por Unesko-Kuriero

Post kelkjara paŭzo pro financaj malfacilaĵoj, la fama revuo de Unesko reaperas kadre de interkonsento inter la ĉina registaro kaj la Organizo de UN pri Edukado, Scienco kaj Kulturo. Ekde nun ĝi eldoniĝos kvarfoje jare en la ĉina, angla kaj franca lingvoj, sed Unesko ankaŭ libere permesas alilingvajn eldonojn, se oni trovas por tio la financajn rimedojn.

 

Laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, pretiĝas eksperimenta eldono de la Kuriero en Esperanto. Same kiel por la alilingvaj eldonoj, la teknika laboro okazos en Ĉinio, sed pri la tradukado kaj redaktado kunlaboros homoj el diversaj landoj. Nun la ĉefa bezono estas tradukistoj kaj provlegantojn kiuj kapablas redoni la tre diverstemajn, klerajn artikolojn en bona kaj flua lingvaĵo. Se vi regas Esperanton je nivelo C1 aŭ pli alte, se vi ŝatas interesan kaj defian traduklaboron, kaj se vi povas regule disponigi vian tempon por tia kunlaboro, bonvolu skribi rekte al la projekto-kunordiganto: trezoro@.spamaĵo?qq.com.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/684a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021