Normand FLEURY (Kanado)
Motoro de la kebekia movado dum pli ol tridek jaroj, ĉeforganizanto interalie de la Internacia Junulara Kongreso en 1992 kaj la Tutamerika Kongreso de Esperanto en 2008.
Ronald GLOSSOP (Usono)
Profesoro pri paco-studoj, dum jardekoj aktiva verkisto kaj preleganto pri la rilatoj inter Esperanto, paco kaj internacia kompreniĝo.
Halina KOMAR (Pollando)
Elstara aktivulo pri informado, i.a. kadre de la ekonomiaj pintkunvenoj en Krynica, la muzikfestivalo Woodstock, la pola parlamento kaj medioj de la t.n. Tria Aĝo.
Jonas MARX (arta, Germanio)
Majstro de repa muzika stilo en Esperanto, kies koncertoj entuziasmigas junan kaj ankaŭ ne tiel junan publikon.
Germian PIRLOT (Belgio)
Aktivulo pri instruado dum multaj jaroj, i.a. efika helpanto por la instruado de Esperanto en Afriko kaj senlaca kompilanto de registro de Esperanto-kursoj tutmonde.
Jérémie SABIYUMVA (Burundo)
Talenta motoro de la movado en Burundo, unu el la plej viglaj landaj movadoj en Afriko, kaj aktiva kunlaboranto pri la tutafrika movado.
Eduardo VIVANCOS (Kanado)
Instruisto kaj varbanto por la movado dum ok jardekoj, inkluzive de la plej malfacilaj kondiĉoj en malliberejoj kaj koncentrejoj; ankaŭ aktiva en Sennacieca Asocio Tutmonda.
WANG Minhao (Ĉinio)
Multjara motoro de la movado en Ŝanhajo, talenta instruisto kaj ĉeforganizanto de pluraj internaciaj kongresoj inkluzive de Internacia Fervojista Kongreso en 2015.
UEA diplomis 14 elstarajn agantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 630 (2016-08-01)
UEA premiis dek du elstarajn agantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 584 (2015-08-04)
UEA premiis dek unu elstarajn agantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 551 (2014-08-03)
UEA diplomis 12 elstarajn agantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 512 (2013-07-29)
Diplomo de UEA al 12 elstaraj agantoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 468 (2012-08-10)