Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 694 (2017-07-23)
Nova honora membro de UEA: NGUYỄN Xuân Thu

NGUYỄN Xuân Thu (nask. 1932-08-23). Profesie farmaciisto, esperantistiĝis en 1957. Estis ĝenerala sekretario de Vjetnama Esperanto-Asocio de 2004 ĝis 2010. Membro de la centra komitato de VEA kaj estro de la trejna komisiono. Elstare kontribuis al la instruado de Esperanto kaj trejnado de instruistoj.  Lingve kontrolis la vjetnamajn versiojn de “Zagreba Metodo” (2006) kaj “Esperanto per rekta metodo” de S. Marĉek (2008). Membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de UEA/ILEI ekde 2006. Ĉefdelegito de UEA de 2003 ĝis 2011.

Kiel ĝenerala sekretario de VEA gvidis la laborojn por inviti la 97-an UK-on (2012) al Vjetnamio kaj poste estis ĝia LKK-ano pri informado kaj gazetara servo; kunlabore kun edukado.net, aŭtoris belan plurlecionan preparkurson pri sia lando. Kiel longtempa instruisto de Esperanto en la Fremdlingva Universitato de Hanojo li ankaŭ trejnis gejunulojn por labori kiel helpantoj dum la 97-a UK kaj la 68-a IJK, same kiel li pli frue faris por la 63-a IJK (2007). Al la programo de la UK li kontribuis per prelegoj en la Esperantologia Konferenco kaj la Tago de Vjetnamio.

Lia ĉefverko estas “Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro” (2016), kun 10 652 kapvortoj. Krome li tradukis kaj redaktis la Esperanto-version de “Taglibro de Dang Thuy Tram” (2011). Jam frue li aktive ekuzis Facebook k.a. eblojn de Interreto, i.a. kiel kunlaboranto de edukado.net kaj redaktanto de la retejo de VEA (http//e.vea.vn). Ekde 2013 Nguyễn Xuân Thu estas membro de la Akademio de Esperanto kaj gvidanto de ĝia komisiono pri homaj nomoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/694a1

El Gazetaraj Komunikoj

Koncerto Nokta ŝoforo: jarfina donaco al membroj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 997 (2021-11-23)

Nova membro de la Honora Patrona Komitato de UEA: Prof. Marco Lucchesi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 972 (2021-08-09)

2-a Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas aliĝi, senpage por individuaj membroj de UEA ĝis la 4-a de julio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 949 (2021-05-04)

Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)

Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021