Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 712 (2017-10-31)
Mondmapo kun Esperanto-asocioj

En nia nova paĝo Esperanto.net (ne preta) estas mondmapo kun Esperanto-asocioj.

 

Por teknike agordi ĝin ni uzis malnovan datumbazon kaj pro tio en ĝi ankoraŭ mankas informoj pri kelkaj asocioj, aŭ la informoj estas malĝustaj.

 

Do ni petas, ke vi vizitu http://esperanto.net/eo/lokaj-organizoj kaj kontrolu la informon pri via urbo. Vi povas tajpi la nomon de via urbo en la kadro aŭ premi la regklavon (CTRL) de via klavaro kaj samtempe ruli la centran radeton de via komputila muso por pligrandigi la areon serĉatan.

 

Se vi trovas eraron aŭ mankon en la mapo, bonvolu indiki tion per nia formularo:

 

http://tinyurl.com/mondmapo

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/712a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021