Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 669 (2017-02-08)
Kial esperantistoj festu la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo?

La 21-an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la universitato de Dako, ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo (Bengalujo) plurajn manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bengala (bangla / bn / বাংলা ভাষা), kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo "pli granda", parolata de la fortuloj de tiu momento.

Temas pri io, kio ripetiĝas, en diversaj formoj, daŭre tra la tuta mondo kaj tra la tuta historio. Ne nur en Bengalujo, sed ankaŭ en pluraj eŭropaj landoj, kiel ekzemple en Nederlando, kie la registaro en 2015 aprobis planojn por laŭgrada fortigo de la pozicio de la angla lingvo en la instruado - malfavore al la lokaj gepatraj lingvoj.

Tiuj ne estis unikaj okazaĵoj. Kaj en Bengalujo kaj en Nederlando temas pri la sama logiko: mi estas la fortulo, vi silentu kaj eventuale, se vi volas paroli, vi parolu mian lingvon. Aliflanke kiel lingvistoj diras al ni: Kiam lingvo mortas, ni perdas grandan intelektan riĉecon, kvazaŭ oni faligus bombon sur la muzeon Louvre (citaĵo de Ken Hale, USA).

Kiel rilatas al ĉio ĉi Esperanto? La du aferoj ja rilatas inter si, ĉar la kernaj valoroj de ĉi tiu tago, la multlingveco kaj la rajto de ĉiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas ankaŭ la valoroj kiujn la movado por Esperanto defendas. Ni, la esperantistoj, volas neniun lingvon malaperigi, ni volas, ke ĉiuj lingvoj plu ekzistu, en respekto de ĉies lingvaj rajtoj, kaj regu lingva justeco. Ĉi-cele de multaj jaroj Universala Esperanto-Asocio (UEA) solene kunfestas ĉi tiun tagon, interalie por substreki ke Esperanto ne estas eliminanto de lingvoj, kiel estas uzataj la lingvoj de grandaj ekonomiaj kaj militistaj potencoj.

UEA invitas ĉiun esperantiston konatiĝi kun la tuta teksto pri la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo tie: http://www.linguistic-rights.org/21-02-2017/eo.html. Prifestu la tagon, diskonigu la afiŝon kaj la tradukon de la teksto al la gazetaro de via regiono, kaj al viaj Esperantaj kaj ne-Esperantaj amikoj, ekz. per sociaj retoj.

Informa Fako de UEA.

Renato Corsetti, Emilio Cid, Vasil Kadifeli, Stefano Keller, Zsófia Kóródy kun teamanoj

Afiŝoj: © Peter Oliver/UEA kaj tradukintoj el diversaj landoj.

www.linguistic-rights.org/21-02-2017

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/669a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021