Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 700 (2017-08-31)
Forpasis Marjorie Boulton (1924-2017)

La 30-an de aŭgusto 2017 forpasis d-ino Marjorie Boulton.
Marjorie Boulton (naskiĝis la 7-an de majo 1924) diplomiĝis pri literaturscienco en 1948. La postan jaron ŝi lernis Esperanton. Ŝi debutis kiel Esperanta verkisto i.a. en la Belartaj Konkursoj de UEA. En 1958 ŝi estis la unua ricevanto de la Arĝenta Sprono de la eldonejo Koko. Boulton oficis kiel sekretario de Internacia Somera Universitato (1957-1962), de la Internacia Ekzameno (1961-1967) kaj prezidanto de Societo de Britaj Esperanto-Instruistoj (1969). Ekde 1967 ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto. En 1998 ŝi ricevis la Esperanto-Kulturpremion de la urbo Aalen, de la FAME-fondaĵo, en 2004 la premion Deguĉi, en 2014 la premion de la Fondaĵo Grabowski. Ekster la Esperanto-movado Marjorie Boulton estis vaste konata kiel verkinto de didaktikaj libroj pri literaturo.


La plej gravaj Esperantaj verkoj de Boulton estas Kontralte (1955), poezio, Cent ĝojkantoj, (1957, ‘77), poemoj, Virino ĉe landlimo: Drameto kaj skeĉoj (1959), Eroj kaj aliaj poemoj (1959), Zamenhof, Creator of Esperanto (1960, '80), anglalingva bibliografio, Zamenhof, aŭtoro de Esperanto (1962), Dek du piedetoj (1964), noveloj, Okuloj: novelaro (1967), Nia sango (1970), teatraĵo, Rimleteroj (1976), poemaro kun William Auld, Poeto fajrakora; La verkaro de Julio Baghy (1983), literatura studo, Faktoj kaj fantazioj (1984), prestiĝa legolibro, Ne nur leteroj de plum-amikoj; Esperanta literaturo - fenomeno unika (1984) kaj Du el (1985), poemaro kun Poul Thorsen, Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj (2005), eseo. En 1999 aperis, sub la redaktado de Vilmos Benczik festlibro: Lingva Arto. Jubilea libro omaĝe al Wiliam Auld kaj Marjorie Boulton.


En 1985 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/700a1

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)

Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)

Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021