Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 690 (2017-06-19)
Forpasis Lina Gabrielli (1930-2016)
Lina Gabrielli (1930-2016) mortis la 16-an de decembro en Ascoli Piceno (Italio). Ŝi estis ĵurnalisto kaj eldonisto. Esperanton ŝi lernis en 1955 kaj ŝi membriĝis en UEA en 1957, de kiam ĝis 1984 ŝi estis delegito. Ŝi gvidis multajn kursojn. Membro de Esperantlingva Verkista Asocio, ŝi redaktis kaj eldonis ekde 1962 la dulingvan bultenon Voce de Centro Esperantista Piceno.

Ekde 1974, sub la marko Plejado, ŝi eldonis kvardekon da altnivelaj libroj. Krom verki en la itala, i.a. biografiojn de famuloj de sia urbo, ŝi aŭtoris en Esperanto novelojn kaj poemojn: La kombilo (1962), Bill kaj lazuraj okuloj (1964), Karnavalo (1973), Ni devas vivi (1975; kun K. Walraamoen), La ĝardeno de la urbestro (1978), Vivendo (1979), Nuancoj (1980; kun K. Szczurek). Ŝia itallingva aŭtobiografieca romano Baci non chiesti (2001) havas Universalan Kongreson kiel fonon.

Gabrielli estis ofte premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA k.a. konkursoj. Kiel ŝatata preleganto kaj Esperanto-instruanto ŝi vizitis multajn landojn. En la 86-a UK en Zagrebo en 2001 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de UEA.


 

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/690a1

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)

Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)

Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021