Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 691 (2017-06-21)
Finiĝis la 6-a Tutmonda Ekzameno kaj komenciĝos serio de unuopaj sesioj
Ĉi-jare la unua kaj plej grava aranĝo de la Esperanto-ekzamenoj de UEA-ORIGÓ, organizitaj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), okazis en junio, la 10-an kaj la 17-an. Kadre de la tiel nomata Tutmonda Ekzamentago 117 personoj ekzameniĝis en 18 lokoj de 14 landoj, sur tri kontinentoj. La paralelaj ekzamenoj estis aranĝitaj en tri blokoj. La unua por la sin anoncintaj urboj en la eŭropaj landoj: Britio, Francio kun tri urboj, Germanio, Hispanio, Nederlando, Ruslando, Serbio, Svedio, Svislando, kaj Ĉinio kun du urboj. La saman tagon, je kelkaj horoj pli malfrue, paralelaj ekzamenoj okazis en Usono, Kolombio kaj en du urboj de Brazilo. En la tria bloko, la 17-an de junio, en Japanio estis KER-sesio.

Danke al la tekniko la ekzamenojn eblas trapasi ne nur skribe. La parolajn partojn oni aranĝas pere de skajpo, kunligante la kandidatojn en la ekzamenloko kaj la po du ekzamenantojn aliloke.

Preskaŭ jam ĉiuj testoj atingis Hungarion, kie post la korektado kaj taksado de la laboraĵoj oni pretigos la kvarlingvajn atestilojn por la suksesintoj. La plimulto el tiuj estos transdonitaj en la ekzamentago dum la kongreso en Seulo. Tiu tago estos speciale grava en la KER-historio, ĉar verŝajne tiam ni ekhavos nian 2000-an KER-diplomoton.

Entute ĝis nun en 87 urboj de 32 landoj okazis ekzamenoj kaj la kandidatoj devenis el 70 landoj. La ĉampiono el inter la landoj estas Francio, kun pli ol 500 sukcesintoj.

La KER-ekzamenojn kunordigas la Ekzamena Komisiono de UEA, en la praktiko organizas ilin Katalin Kováts, helpata de la teknika fono de la retejo edukado.net, kies redaktoro ŝi estas. Kompreneble la tuta laboro ne povus okazi sen ŝiaj rektaj kunekzamenantaj kolegoj, nek sen la plurdekoj da lokaj organizantoj kaj helpantoj. UEA dankas ĉiujn kontribuintojn pro ilia engaĝiĝo.

La sekvaj ekzamenebloj estos: en Teruel (Hispanio) la 24-an de junio, en Herzberg (Germanio) kaj en Raleigh (Usono) la 2-an de julio, denove en Raleigh dum la kursaro NASK kaj fine, la 28-an de julio en Seulo, dum la Universala Kongreso.

Al ĉiuj listigitaj sesioj eblas ankoraŭ aliĝi en la ekzamenpaĝo http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/691a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021