Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 719 (2017-12-13)
Diru vian opinion pri la Malferma Tago

Universala Esperanto-Asocio ŝatus koni la opiniojn de la ĉeestaj kaj virtualaj partoprenintoj de la Malferma Tago en la Centra Oficejo kaj de la Seminario pri Informado, kiuj okazis la 25-an kaj 26-an de novembro 2017. Ĉe https://www.facebook.com/pg/Universala.Esperanto.Asocio/videos eblas spekti kelkajn prelegojn, kiujn UEA dissendis vive dum la evento.


Kiel vi taksas la prelegojn kaj kiujn plibonigojn vi atendas por la venonta evento en aprilo 2018?

Bonvolu respondi per nia formularo https://goo.gl/forms/GBUDNJqFrO59QMvB2 ĝis la 22-a de decembro 2017, post kiu dato ni analizos la rezultojn kaj planos la sekvajn Malferman Tagon kaj Seminarion pri Informado la 28-an kaj 29-an de aprilo 2018 laŭe.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/719a1

El Gazetaraj Komunikoj

La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de aprilo partnere kun Vinilkosmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 944 (2021-04-13)

La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)

Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021