Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 703 (2017-09-22)
Alvoko al artistoj por la 103-a UK en Lisbono

La organizantoj de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn Esperantajn artistojn dezirantajn prezentiĝi en la lisbona UK, sendi sian kandidatiĝon tiel, ke ĝi alvenu plej laste ĝis la 30-a de novembro 2017. La kandidatiĝoj estu senditaj rete al artkandidatoj@.spamaĵo?co.uea.org, aŭ letere al la adreso de la CO de UEA, kun jenaj informoj:



  • kontaktinformoj de la artistoj (laŭeble telefonnumero, retadreso, artista kaj oficiala nomoj);

  • speco (koncerto, teatro, danco ktp);

  • daŭro;

  • bezonataj teknikaĵoj;

  • mallonga teksto kun informoj pri la artisto(j)/trupo kaj resumo de la prezento (inkluzive de eventualaj specifaj petoj - teknikaj aŭ alispecaj - rilataj al la prezentaĵo);

  • specimeno de la prezento (mp3, DVD, ligilo al retejo ktp);

  • eventuala financa subteno bezonata (honorario+elspezrepago).


La decidantoj aparte bonvenigas proponojn rilatajn al la Jaro de la Esperanta Kulturo kaj favoros la programerojn, kiuj plej kvalite kapablos montri niajn tutmondecon kaj diversecon, sub la konsidero de niaj disponeblaj financaj rimedoj.


Kandidatiĝu!

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/703a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021