Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 630 (2016-08-01)
UEA diplomis 14 elstarajn agantojn

En la Solena Fermo de la 101-a UK en Nitro oni anoncis la nomojn de 14 esperantistoj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado:

  • Ĵomart Amzejev kaj Natalja (Nataŝa) Gerlach (Svedio) pro longtempa kontribuado al la Esperanto-muziko;
  • Jean Codjo kaj Adjévi Adjé (Kanado, Togolando) pro longdaŭra agado por Afrika Esperanto-Movado;
  • Ilia Sumilfia Dewi (Indonezio) pro kontribuoj al la movado en Sudorienta Azio;
  • Ruth Kevess-Cohen (Usono) pro granda kontribuo al la kreo kaj subtenado de la E-kurso ĉe Duolingo;
  • Tatjana Loskutova (Rusio) pro instruado de Esperanto en aziaj landoj;
  • Márkus Gábor (Hungario) pro kontribuoj al la Esperanto-literaturo kaj al la disvastigo de Esperanto en Azio;
  • Judith Meyer (Germanio) pro kontribuoj al la diskonigo de Esperanto en interreto;
  • Jorge Montanari (Argentino) pro la iniciato kaj gvidado de la futbalteamo Esperanto;
  • Wladimir Opoka (Pollando) pro multjara kontribuado al la medicina agado kadre de UMEA;
  • Leopold Patek (Aŭstrio) pro longtempa gvida rolo en la aŭstria movado kaj 25-jara ĉefdelegiteco de UEA;
  • Syôzi Keiko (Japanio) pro longtempa gvida rolo en la japana Esperanto-Movado;
  • Ján Vajs (Slovakio) pro fakaj kaj primovadaj verkoj.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/630a1

El Gazetaraj Komunikoj

UEA diplomis 8 elstarajn agantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 697 (2017-07-30)

UEA premiis dek du elstarajn agantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 584 (2015-08-04)

UEA premiis dek unu elstarajn agantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 551 (2014-08-03)

UEA diplomis 12 elstarajn agantojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 512 (2013-07-29)

Diplomo de UEA al 12 elstaraj agantoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 468 (2012-08-10)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021