Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 658 (2016-12-14)
Serĉata: nova redaktoro de "Esperanto"

La nuna redaktoro de Esperanto, Attila Kaszás, finos sian laboron en tiu posteno ĉi-jare.

Tial UEA nun invitas kandidatiĝojn por transpreni la redaktadon de la revuo ekde numero 2017:4. Tio signifas eklabori jam komence de marto 2017. La sukcesa kandidato ricevos kontrakton por finredakti la jarkolekton 2017; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en oktobro 2017. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko. Tamen, estus avantaĝo se la sukcesa kandidato povus pasigi parton de marto en la Centra Oficejo por pli funde konatiĝi kun la atendoj kaj informfluo ligitaj al tiu laboro.

Kandidatoj devas havi tre bonan lingvan nivelon (KER-nivelo C1), ĵurnalisman aŭ redaktan sperton, pruvitan kapablon por memstara laboro same kiel por rapida kaj fidinda komunikado kun kunlaborantoj, kaj bonan konon de la Esperanto-movado. La Estraro serĉas personon, kiu aktive kontribuos al la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas iniciatema kaj kreema, kaj kiu interesiĝas pri plej diversaj aspektoj de la movado. La redaktopolitiko de la revuo estas proksime ligita al la mastrumado de informoj en la retejoj de UEA, kaj la redaktoro do samtempe estos ano de teamo por la renovigo de tiuj retejoj.

Por kandidatiĝi, oni sendu al la Ĝenerala Direktoro de UEA (direktoro@.spamaĵo?co.uea.org) elektronikan dokumentaron kun jena enhavo:

- sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatiĝi;

- vivresumo (persona, eduka, profesia, movada);

- mallonga eseo pri la potenciala kontribuo de la revuo al la efektivigo de la Strategia Laborplano, kaj pri la movada rolo de la revuo en la interreta epoko;

- nomoj kaj kontaktinformoj de tri rekomendantoj (ne nepre esperantistoj), kiuj konas la kandidaton profesie kaj/aŭ movade;

- laŭplaĉe, aliaj dokumentoj kiuj atestas la redaktajn aŭ movadajn kapablojn de la kandidato.

Surbaze de tiuj dokumentoj – kiuj atingu la Centran Oficejon ĝis la 15-a de januaro 2017 – oni elektos unu aŭ pliajn kandidatojn por telefona intervjuo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/658a1

El Gazetaraj Komunikoj

Kontakto havas novan redaktoron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 968 (2021-07-23)

TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)

Alvoko por kun-redaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 702 (2017-09-11)

Nova redaktoro-paro por la revuo "Esperanto"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 667 (2017-02-04)

Nova redaktoro por la revuo "Esperanto"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 607 (2016-02-29)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021