Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 609 (2016-03-09)
Proponu vian verkon por la Belartaj Konkursoj

Belartaj Konkursoj de UEA estas gvida Esperanta artkonkurso, kiu okazas en kvin branĉoj (poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj Infanlibro de la Jaro). En 2016 ĝi okazas por la 62-a fojo. La rezultoj estos anoncitaj en la 101-a Universala Kongreso en Nitro (Slovakio).

La partopreno en la Belartaj Konkursoj estas libera al ĉiuj kaj ne postulas aliĝon al la UK.

La konkursaĵojn oni sendu ĝis la 31-a de marto 2016 al la sekretario: Michela Lipari, michela.lipari@.spamaĵo?tiscali.it (aŭ, se ne eblas retpoŝte, papere al la adreso: viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio). Necesas indiki elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la libro al la adreso de Michela Lipari kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn en la sama branĉo.

Premioj:

  • unua premio € 260,
  • dua premio € 182,
  • tria premio € 104;
  • Nova Talento € 182;
  • Infanlibro de la Jaro € 546.

Pli da detaloj troviĝas en la alvoko (http://www.uea.org/gk/589a1).

La Regularo de la Belartaj Konkursoj estas konsultebla en la retejo de UEA (http://www.uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/609a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021