Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 604 (2016-02-20)
Mesaĝo de Irina Bokova por la Tago de la Gepatra Lingvo

21-a de februaro 2016

En 2016 la temo de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estas:

Kvalita edukado, lingvo(j) de instruado kaj rezultoj de lernado.

Tio emfazas la gravan rolon de la gepatraj lingvoj en la strebado al kvalita edukado kaj lingva diverseco, celante la realigon de la nova programo de "Celaro 2030 por Daŭripova Evoluigo".

La 4-a punkto de la celoj de la Celaro 2030 por Daŭripova Evoluigo enfokusigas kvalitan edukadon kaj lernadon dum la tuta vivo por ĉiuj, por ebligi al ĉiu virino kaj viro la akiron de kompetentoj, konoj kaj valoroj, permesantaj al ili la realigon de siaj vivceloj kaj plenan partoprenon en la socia vivo. Tio speciale gravas por knabinoj kaj virinoj, samkiel por minoritatoj, indiĝenaj popoloj kaj vilaĝanoj. Tio aperas en la programo de Unesko Agadkadro Edukado 2030, la realiga plano de la Celaro 2030, kiu instigas al la uzo de la gepatra lingvo en instruado kaj lernado, same kiel al la subteno kaj konservado de la lingva diverseco.

La multlingveco estas esenca por la antaŭenigo de tiuj celoj – ĝi estas nemalhavebla antaukondiĉo de la sukceso de la Celaro 2030, koncerne interalie kreskon, laboreblojn kaj sanon, realigon de daŭripovaj konsumado kaj produktado, kaj rilate al klimatŝanĝo.

Unesko same atentas pri la defendo kaj antaŭenigo de lingva diverseco en la Interreto, subtenante la kreadon de lokaj publikaĵoj kaj instruadon pri amaskomunikado kaj informado.

Per sia programo Lokaj kaj indiĝenaj kono-sistemoj (LINKS) Unesko elstarigas la gravecon de la gepatraj kaj lokaj lingvoj, kiel iloj konservantaj kaj diskonigantaj la sciojn kaj kulturojn indiĝenajn, kiuj estas grandaj fontoj de saĝeco.

El multlingva vidpunkto la gepatraj lingvoj estas esencaj eroj de kvalita edukado, kio mem estas la bazo por la kapabligo de la individuoj kaj de ilia socio. Ni devas agnoski kaj subteni tiun potencon, por ellasi neniun kaj konstrui estontecon pli justan kaj daŭripovan por ĉiuj.

Ĉi tio estas la mesaĝo de Unesko okaze de tiu ĉi Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.

Irina Bokova
Ĝenerala Direktoro de Unesko

- - -

Trad. Stefano Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj

Retejo kun diverslingvaj afiŝoj kaj klarigaj tekstoj pri la Tago:
http://www.linguistic-rights.org/21-02-2016/

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/604a1

El Gazetaraj Komunikoj

Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Infanoj, 20 novembro 2021: Konstrui la estontecon NUN
Gazetaraj Komunikoj n-ro 996 (2021-11-14)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 995 (2021-11-12)

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 990 (2021-10-20)

Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Tradukada Tago 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 986 (2021-09-30)

Agadoj okaze de la Eŭropa tago de lingvoj, 26 septembro 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 984 (2021-09-26)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021